Esperanta Civito

IO triumfis super UJO en la Akademio

"Rusoj loĝas en Rusujo" galimatias kolekto de iom supraĵaj eseoj kontraŭ la uzo de la finaĵo IO anstataŭ UJO ĉe landnomoj. Al tiu ariergarda lingva kampanjeto aliĝis Anna Löwenstein* (redaktoro), Renato Corsetti,* Paul Gubbins,* Bertilo Wennergren,* Tacuo Huĝimoto, Edwin de Kock, Blazio Vaha, Brunetto Casini, Francisko Simonnet,* Petro Desmet', Rudolf Fischer, Jorge Camacho (nur insultocele al la nova Esperantio), Marcel Leereveld, Franciska Toubale, Luiĝi Rokamoriĉe. De kelkaj tagoj ili funebras, aŭ eĉ anatemas, pro flanka rezulto de la ĵusa decido de la Akademio de Esperanto pri landnomoj.

Fakte, balotante pri nova landnoma listo, la akademianoj aprobis per 27 voĉoj kontraŭ 5 (plus 2 sindetenoj) la egalrajtecon de ambaŭ landnomaj sufiksoj. Ĝis nun -IO ne estis malaprobita, nun ĝi estas definitive aprobita. Tial ke inter la kontribuintoj al la supre citita esearo situas kvin akademianoj (vidu la asteriskojn) la "bonlingvismo" kaj la hiperfundamentismo ricevis ne pli ol tiom da minimuma subteno.

Historie la sufikso -I- estis enkondukita de Universala Esperanto-Asocio, specife de Hector Hodler. Li kopiis ĝin el Ido, kaj fakte ĝi ne kongruas kun la ĝistiama sufiksosistemo, kie enestas du- aŭ triliteraj morfemoj, laŭ la sinsekvo vokalo-konsonanto aŭ vokalo-konsonanto-konsonanto (nur unu sufikso kvarlitera: -ESTR-, origine radiko).

[HeKo 386 2-A, 31 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0554 s s