Esperanta Civito

Du pliaj establoj en la Pakton

La 11an de marto 2009 en Malago (Hispanio) pere de sia membro Andrés Martìn la Kortumo ekzamenis la dokumentojn senditajn de "Asocio pri Esperanto en Kamerunio" (AEK) kaj trovis ilin tute konformaj al la normoj por aliĝpeto al la Pakto.

La Kortumo ne bezonis ekzameni la dokumentojn senditajn de "Hilelista Esperanto-Komunumo" (HEK), ĉar la establo eniris la nefermitan dosieron de "Liga Humanitas" (2004), kies unusolan havaĵon ĝi heredis.

La Asembleo de AEK, en Dualo 31 januaro 2009, decidis peti la aliĝon kaj al la Pakto kaj al UEA (kiel landa asocio). La Asembleon partoprenis sen. Chamberline Nguefack, ĝenerala sekretario de AEK kaj vickonsulo pri la tria mondo, kaj alestis kiel invitito Hilary Chapman, civitano kaj membro de UEA.

La kunordiganto de HEK, Raymond Brisebois, liveris la necesajn dokumentojn kompletige al la menciita dosiero. Indas ĉi tie memori, ke alia homaranisma rondo, Centro Sivron en Jerusalemo, petis la aliĝon al la Pakto, sed ĝia dosiero restis nekompleta kaj ne atingis la Forumon. Efektive (kaj tute kohere) la individuoj kaj kolektivoj kun homaranisma intereso konverĝas al la Esperanta Civito: ne hazarde ok el la dek kontribuontoj al la Simpozio pri Homaranismo (Ĉaŭdefono, 17-21 aŭgusto 2009) havas la esperantan civitanecon.

La Forumo decidos pri la du aliĝpetoj okaze de la baldaŭa parlamenta sesio. Temas pri la 30a respektive 31a establoj, kiuj petas la aliĝon al la Pakto, inkluzive de ses ne atingintaj aŭ perdintaj la statuson de paktinto.

[HeKo 386 3-C, 1 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0595 s s