Esperanta Civito

Orban alparolis la ALTE-konferencon

Ĉi-matene en Santiago de Kampustelo la EU-komisionano pri lingvopolitiko, Leonard Orban el Rumanio, alparolis la 36an Konferencon de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), kie ĉeestas ankaŭ la delegacio de Kultura Centro Esperantista.

S-ro Orban emfazis, ke "politiko strebanta multlingvismon karakterizas Eŭropan Union ekde la Traktato de Romo (1957), la fonda akto de tio, kio nuntempe estas la Unio. La ekzisto de specifa komisionano pri lingvopolitiko reliefigas kaj firmigas ĉi tiun fundamentan tendencon." Efektive pri lingvopolitiko multe pli okupiĝas Konsilio de Eŭropo, kiu fakte estas nur trilingva institucio (franca, angla kaj la lingvo de la laŭvica prezidanto), dum la interesiĝo de Eŭropa Unio ŝajnas lastatempa, eĉ se multlingvismo estas ĝia konstanto, precipe en la praktiko de la EU-Parlamento.

Leonard Orban koncize prezentis la tri liniojn de sia mandato: ili ĉiuj celas fortigi la multlingvismon. Unue, por faciligi la integriĝon de enmigrintoj. Due, por plivastigi la lingvokompetenton de la eŭropaj infanoj. Trie, por larĝigi la tutan procezon ankaŭ al ekstereŭropaj areoj.

En la dua linio li menciis la projekton SurveyLang, kiu celas komunan framon de kompetentoj en la kvin ĉefaj okcidenteŭropaj lingvoj (angla, franca, germana, hispana, itala): pri tio eblas legi la intervjuon al s-ino Inmaculada Borrego en "Femina". En la tria linio, surprizas la orientiĝon al Hindio kaj Popola Ĉinio, kun la ĵusa subskribo de interkonsentoj kaj la lanĉo de Erasmus-Mundus, nome etendiĝon de Erasmus al tiuj aziaj landoj. La surprizo estas aparte granda, ĉar oni supozus ĉe Eŭropa Unio pli da atento pri la mediteraneaj landoj. Des pli post la raporto de la grupo Maalouf, kiun ĝuste Orban komisiis.

Fine s-ro Orban esprimis la konvinkon ke la nuna mondo bezonas ne tiom da teknologiaj kompetentoj, kiom da interkulturaj kapabloj, kiuj signifas komunikan kaj do lingvan lertecon.

Dum la kafopaŭzo okazis tre mallonga interparolo inter komisionano Leonard Orban kaj la konsulo de la Esperanta Civito, Giorgio Silfer: pratike nur afabla sinprezento, perita de la ALTE-stabo, dum la prezento de la diversaj lingvo-reprezentantoj. S-ro Orban ŝajnis kontenta pri la alesto de nia lingvo. Sed eĉ entuziasma estis la reprezentantino de la galega registaro, kiu eksciis ke esperanto estis agnoskita kiel literatura lingvo en 1993 ĝuste en Santiago. Kun ŝi c-ano Silfer parolis ankaŭ en la galega.

[HeKo 389 2-C, 24 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0824 s s 
  Total: 0.0963 s s