Esperanta Civito

Afrikano estos la aktisto de la Kortumo


Neniu afrikano membras en la Kortumo, la arbitracia instanco de la Esperanta Civito; sed ekde la 2a de junio 2009 afrikano trejniĝos kiel aktisto, post c-ano Bernard Henry el Francio. Temas pri c-ano Jean-Sacha Barikumutima el Burundio, studento pri juro, kaj unu el la junaj partoprenintoj en la dua Afrika Esperantologia Semajno, komence de 2008.

La aktisto (france: greffier) oficas kiel sekretario de la Kortumo: li preparas la tekstojn de la verdiktoj kaj kunlaboras kun la arkivo, situanta en Svislando. La kunlaboro eblas danke al interreto. La manko de konfliktoj kadre de la Pakto kaŭzis, ke la laboro de la kortuma aktisto estas minimuma. La ĝisnuna aktisto, ekzemple, bezonis prepari nur du leterojn kaj la verdikton pri la eksiĝo de establo en Budapeŝto, pro ties malfondo. La aktista ofico estas volontula kaj daŭras kiom la mandato de la Kortumo; ĝi estas renovigebla.

La nun aktiva Kortumo estis bloke reelektita de la Forumo la pasintan aprilon, por la venonta dujara mandato (marto 2010-februaro 2012).

[HeKo 390 4-C, 12 maj 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0623 s s