Esperanta Civito

Finredaktata la Szerdahelyi-memorlibro

Post tri tagoj oni atingos la limdaton por la redakto de la memorlibro pri la granda esperantologo István Szerdahelyi (1924[1949]-1987), pri kiu zorgas d-ino Ilona Koutny, ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Al la memorlibro kontribuis per eseoj multaj disĉiploj kaj konatoj de "profesoro Merkredeja", precipe hungaroj.

C-ano Giorgio Silfer verkis eseon titolitan "La lingvistika redaktoro de Literatura Foiro". Efektive István Szerdahelyi regule kunlaboris kun LF ekde la numero 2, en 1970, ĝis 1980, kiam Silfer lasis la postenon de ĉefredaktoro kaj la eldonejo preparis la lanĉon de nova revuo "Planlingvistiko", al kiu Szerdahelyi kontribuos ĝis sia morto. Pluraj eseoj de Szerdahelyi, precipe pri leksikologio kaj pri la historio de interlingvistiko, restas tre aktualaj.

En sia konkludo Giorgio Silfer skribas: "Se la granda hungaro donis multon al LF, ankaŭ LF donis multon al li. Tute certe ĝi kontribuis al lia plifamiĝo inter esperantologoj, kaj al lia rilatado kun diversaj realaĵoj ekster la tradicia movadaro, ekzemple Kultura Centro Esperantista. LF estis ankaŭ la sola fidela kaj fortika bastiono por Szerdahelyi en lia konfrontiĝo kun la Akademio, kaj tio pozitive influis al la evoluo favora al Szerdahelyi, precipe ĉe William Auld, nova akademiestro post la retiriĝo de Gaston Waringhien. Konklude, inter István Szerdahelyi kaj "Literatura Foiro" estis bonega simbiozo, kiun sigelis la altestima rilato inter la profesoro kaj lia modesta disĉiplo, aŭtoro de ĉi tiu omaĝo."

[HeKo 391 6-B, 28 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0580 s s