Esperanta Civito

Amasmedia komunikado de EDE

Okaze de la elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio, la francaj amasmediaj komunikiloj donis al ĉiu partio propran minimuman spacon, radiofonie kaj televizie. Tio stimulis la produktadon de tre mallongaj elsendoj, aŭskulteblaj kaj spekteblaj ankaŭ tra YouTube. Valora helpo en la informado venas ankaŭ el specialaj retpaĝoj de naciaj ĵurnaloj. En tiu de "Le Monde" ekzemple oni trovas ankaŭ la du ĉefajn amasmediajn mesaĝojn de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE).

Estas interese kompari la komunikadon per la du amasmediaj rimedoj. La televizia estas esence bazita sur la lukto kontraŭ la angla lingvo, kun subkonscia kaĵolo al la naciismaj sentoj de la averaĝa franco. La angla estas nia malamiko, kontraŭ la angla la plej efika antidoto estas esperanto, kiu estas la plej aŭtenta garantio por la multlingvismo. Nur en la fino oni perceptas ke esperanto helpus ankaŭ al la kresko de Eŭropo mem, laŭ federisma principo apenaŭ aludita. Do la televida spektanto elektus EDE precipe ĉar per tiu voĉo li protestus kontraŭ la anglomanio.

La radiofonia mesaĝo estas malpli rekta kaj pli artikita. Ĝi ŝajnas alparoli homojn kun ne tiel simpla psiko, kaj peti voĉon ne kontraŭ (la angla) sed por (la kresko de eŭropismo). La dialogo estas tamen malpli efika: ĝi ne trafas la atenton samgrade ĝis la fino. Se la radioaŭskultanto elektus EDE, li estus persvadita ke esperanto helpas al eŭropismo; sed li devus mem pripensi sufiĉe multe por dedukti la konsekvencecon de la rezonado.

Ambaŭ elsendoj (sed ĉefe la televizia) aspektas profesie faritaj el la teknika vidpunkto, dum el la reklama ili ŝajnas iom malnovstilaj: ili startas el la lokalizo de problemo (pli evidenta por la televida spektanto), sed ne kondukas plene al la punkto de malstabileco, post kiu proponi la solvon por la vekita angoro.

Grava demando estas, al kiu publiko la mesaĝoj sin adresas. Se bazi sin sur la mesaĝoj mem, temas pri publiko relative dekstrema, kiu: a) havas relative fortan nacian egoon; b) ne ŝatas la tradiciajn partiojn; c) emas baloti protestocele; d) probable kontraŭas la Konstitucian Traktaton kaj malŝatas la Traktaton de Lisbono (pri ambaŭ EDE ĉiam oficiale silentas). Publiko malpli dekstrema estus celita per la aludoj al federeco, al kunkresko de Eŭropo; sed oni ne perceptas Eŭropon tiel en pozitivo: ĝi estus realaĵo kun problemoj, kaj jen EDE proponas la solvon por unu el ili.

La modera finvenkismo de la televizia komuniko (ne tuj la dua lingvo por ĉiu, sed unue la eblo por ke ĉiu gardu la sian) ne montras kulturan kaj politikan novaĵon, des malpli avangardecon. Ĝi cetere ne montras la efektivan funkciadon de la rimedo (feliĉaj interparolantoj de esperanto, analogie al feliĉaj spagetumantoj ĉar la bongusta saŭco alvenis ĝustatempe). Kio plej mankas, tio estas la "revopakto": se vi volas vendi nilonajn ŝtrumpojn al virinoj, vi fakte montras belajn gambojn -- ne precipe la ŝtrumpojn vi indikas, sed la revon havi belajn gambojn. Zamenhof estis moderna, kiam li versis pri "la bela sonĝo de l' homaro". Ja la revo ne povas esti plibonigita instituciaro, sed la ekzisto de alispeca homaro, kies unua apliko estus la Esperantianoj (homaranoj, laŭ Zamenhof). Tion bildigi en amasmedia komunikado estas bela defio: raŭmistoj bonvolu levi la ganton pli ofte.

[HeKo 392 5-A, 7 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0598 s s