Esperanta Civito

EU-baloto 2009: nur Margareta ridetas

Nur s-ino Margareta Handzlik el Pollando, la sola EU-parlamentano efektive parolanta esperanton, povas rideti: ŝi estis reelektita al la Parlamento en Strasburgo por la dua sinsekva mandato.

Restas hejme s-ino Ljudmila Novak el Slovenio, kaj ankaŭ ĉiuj deputitoj de la Transnacia Radikala Partio, kiu plej subtenis esperanton dum la lastaj jaroj en Strasburgo kaj Bruselo. Do ne estas reelektitaj interalie s-roj Marco Pannella kaj Marco Cappato.

Elekto kaj neelekto dependis de la ĝenerala rezulto de la respektivaj partioj: Handzlik kuris por la plej forta en Pollando, la aliaj por tre malfortaj; la radikaluloj mem ne atingis la kvorumon de kvar procentoj, necesan por elekti EU-parlamentanon en Italio.

Ankaŭ Eŭropo-Demokratio-Esperanto ne trafis siajn kvantajn celojn: en Francio ĝi restis je la sojlo de 0,2% (atingita jam en 2004), en Germanio ĝi restis longe for de la sojlo de 0,5% (la minimumo necesa por partopreni en la dispartigo de la "frandinda torto" el ŝtataj kontribuoj): ĝi atingis eĉ ne la dekonon de tio.

Jen detaloj pri EDE en Francio: EDE ricevis entute 29.263 voĉojn (en ok balotregionoj), kontraŭ 25.259 voĉoj en 2004 (en sep balotregionoj). La nunaj rezultoj varias inter 0,12% en Francilio kaj 0,20% en Centro, kun escepto en Transmaraj departementoj, kie EDE atingas 0,44%, estante tie por la unua fojo. Tio pruvus ke EDE altiras atenton kiel novaĵo je la unua fojo, sed poste stagnas.

La esperoj ĉe EDE estis ĉi-foje grandaj, ĉar oni taksis la kampanjajn materialojn pli taŭgaj kaj abundaj ol en 2004. Laŭ Marie-France Conde Rey, senatano de la Esperanta Civito en Francio, "de tiu parta malsukceso EDE devos dedukti la venontajn agadojn. Male, funkciigi tiom multe da volontuloj por realigi veran balotan kampanjon per tre modestaj financaj rimedoj signas la finon de la politika neŭtraleco de parto de la francaj esperantistoj."

[HeKo 392 6-A, 8 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0558 s s