Esperanta Civito

"Monato" pli kaj pli dekstren

La "internacia magazino sendependa" sub la ĉefredakto de Stefan Maul neniam estis klasbatala, kaj ankaŭ ne ĝenerale maldekstrema. Certe Stefan Maul mem (romkatoliko, siatempe gvidanto, kun Antonio De Salvo, de la junulara IKUE-grupo "La Alta Flugo") estas demokrata kaj profesia ĵurnalisto: la honto de antisemita artikolo kaj la finivelo de publikaj kalumnioj (per la subskribo de Gonçalo Neves: kio kaŭzis la protestan eksiĝon de William Auld el la redakcio) trafis epokon dum kiu Maul forestis, kaj la respondeco rekte falas sur la tiaman kunordiganton Paul Peeraerts, kiu ne havas la saman profesiecon de Maul.

Tamen la lasta numero de "Monato" (junio 2009) estas miriga, ĉar sub la respondeco de Maul mem. Post kompreninda atako kontraŭ la misuzoj en interreto (ĝuste Ipernity, plej subtenata de Paul Peeraerts, havas siajn komplicajn ombrojn en Esperantio), subskribe de Maul mem, sekvas longa ĉefartikolo de Alexander Gofen kontraŭ Barack Obama, kun elokventa titolo "Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo". Eĉ Jean-Marie Le Pen ne verkus tiel drastan "patriotan" atakon, en la franca.

La dekstremo reliefas per pliaj artikoloj, kiuj jen milde ridindigas islamanojn (subskribe de Jérémie Sabiyumva) jen emfazas la rolon de la sola nederland-devena papo aŭ celebras la 80-jariĝon de la Vatikana ŝtato. Historiografiaj kontribuoj estas ĉiam bonvenaj (cetere, kiel klarigis la blanka senatano Vinko Oŝlak, Vatikano ne estas ŝtato: la ŝtato mem estas la Sankta Seĝo), sed la amasigo de tiaj pozitivaj paĝoj (inkluzive de la, tute legitima, reklamanonco pri la verko "Imitado de Kristo") donas tre ĝenan senton de malekvilibro.

Ankaŭ pri la elekto de aliaj temoj, kaj ĉefe pri ilia pritrakto, oni povus bedaŭri, se maldekstrulo; sed la supraj sufiĉas. Certe "Monato" estas internacia, sed ne sendependa.

[HeKo 392 8-A, 11 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0592 s s