Esperanta Civito

Meze de la mandatvojo

Pasis precize tridek monatoj de post la elektoj de la nova Senato. Meze de la mandatvojo, ĉu la Konsulo estas kontenta pri la evoluo de la Esperanta Civito?
Efektive la elektoj okazis la 15an de decembro 2006, sed la mandato ekis en marto 2007, per la inaŭgura parlamenta sesio en la palaco de la EU-Parlamento en Bruselo. Ni devus kompari la rezultojn kun la programo de la Verda Listo, kiu gajnis en tiu baloto kaj liveris ĉiun homon por la Kapitulo.

Ĉi tiu Parlamento, kompare kun la antaŭa, ne ŝajnas tre produktiva rilate al leĝoj kaj direktivoj...
La Senato aprobis gravan leĝon, pri la familia juro, kaj la unuan konstitucian amendon (pri la balotpremio, kiu estos pli malgranda). Ili ambaŭ estis tamen preparitaj sub konsulo Zelazny, do ni nur plenumis la procezon. Fakte la unua mandato de la Civita Parlamento estis pli turnita al leĝofarado, dum la dua al la firmigo de la Civitaj strukturoj.

Kion vi povas diri tiurilate?
Mi povas, sed ne volas multon diri, ĉar nian laboron (de miaj gekolegoj kaj mi) rajtas unuavice taksi la voĉdonantoj, post tridek monatoj, la 15an de decembro 2011. Ĝenerale, la Kapitulo kunvenas regule (kio ne signifas aŭtomate ke ĝi estas pli aktiva ol la antaŭa), en la Senato okazas pli multe da politika debato; kaj formiĝis pluraj novaj aktistoj, danke al kiuj firmiĝas niaj institucioj: la Civita banko, la Lingva Komitato, la Registra Instanco; ankaŭ la sciencaj institutoj komencas bone funkcii, vidu Instituton Zamenhof. La Kortumo ne bezonis interveni por arbitracii en konfliktoj.

Ĉu vi estas kontenta pri la ekspansio de la Esperanta Civito?
Se temas pri la Pakto, certe jes: la establoj kreskas laŭnombre, kaj inter ili estiĝas partnerecoj, efektivaj simbiozoj. Se temas pri la individuaj gecivitanoj, ni trankvile survojas al la kvanta celo, nome la duobliĝo de la voĉrajtaj fine de 2011, kompare kun 2006. Necesas kongruigi tiun kvantan ekspansion kun la kvalita kresko, kiu estas prioritata por civito interpretata kiel la plenumiĝo de socio. Aliflanke, estas klare ke la esperantlingva intelektularo pli kaj pli gravitas ĉirkaŭ la Esperanta Civito, same kiel de trideko da jaroj ili plejparte gravitas ĉirkaŭ la raŭmismo.

Kiel vi taksas la rilatojn kun aliaj partoj de la esperanto-mondo, specife kun UEA kaj SAT?
La Esperanta Civito per si mem iniciatis renkonton inter la Kapitulo kaj la UEA-estraranoj kiuj ĉeestis la ĵurnalistan kongreson en Vilno. Tio estis la unusola kontakto, kaj pri ĝi HeKo adekvate informis (dum la informaj kanaloj de UEA entute silentis). Necesas konstati, ke malboniĝas la rilatoj inter Roterdamo kaj kelkaj paktintaj establoj: mi pensas pri Afriko, kie la gvidanto de TIETo, c-ano Koffi Gbeglo, estis deklarita "persona non grata" fare de la UEA-estraro (subskribe de d-ro Probal Dasgupta); aŭ pri la frosto inter Feminisma Esperanta Movado unuflanke, kaj SAT kaj UEA aliflanke; aŭ pri la konflikto inter UEA kaj ILEI rilate al lingvoekzamenoj, kiu kondukis UEAn al la imitado de la laboro kiun bonege plenumas KCE. Kaj evidente tiu konfliktemo kreskas paralele kun la malfortiĝo de UEA kaj de SAT (ĉi-lasta preskaŭ en agonio).

Ĉu vi prognozas pliboniĝon de tiuj rilatoj?
Ne, ĉar la pliboniĝo aŭ intensiĝo ne povas dependi nur de unu el la du flankoj, kaj ĉar mi ne vidas perspektivon de refortiĝo ĉe UEA kaj SAT. Ni konsideru ke la meza aĝo de ilia membraro estas alta, kaj ĝi atingos krizan punkton relative baldaŭ. Konsekvence, iliaj ĉefoj iĝas pli kaj pli acidaj kaj senesperaj. Simple ni trapasas epokon de transiro, kun la sinko de la malnova Esperantio kaj la pluiro de la nova.

Ĉu vi estas kontenta pri la eksteraj rilatoj de la Esperanta Civito?
Jes, se temas pri la fundamenta gvidlinio; ne, se temas pri tio kio dependas de mi mem: ni ne faras ankoraŭ sufiĉe. Eble post la ĵusa aprobo de direktivo Zavadlav ekfunkcios la legacioj kaj la aktiveco intensiĝos.

Ĉu vi ne timas ke iuj elementoj en tiu gvidlinio, ekzemple la rezolucio pri Tibeto, povus damaĝi la rilatojn ekzemple kun Ĉina Esperanto-Ligo?
La gvidlinio estas demokratie ellaborita, konforme al la Civitaj normoj kaj kongrue al la interesoj de la esperanta popolo, inkluzive de ĝia ĉina komponanto. Mi mem ne scias, kiom ĈEL en 2009 reprezentas la esperantan popolon. Mi scias ke la germana landa asocio de UEA neniom reprezentis la esperantan popolon de Germanio en 1934, eĉ se s-ro Vogt, nazia gvidanto, estis elektita kiel vicprezidanto de UEA en tiu jaro.

Kion vi opinias pri la slogano: "UEA portis al Afriko la akuzativon, dum la Esperanta Civito portis al Afriko la kulturon"?
La sloganon inventis eksestrarano kaj komitatano de UEA, do persono kiu konas bone la cirkonstancojn. Mi emas kredi al ĝi, ankaŭ ĉar kaj la akuzativo kaj la kulturo estas gravaj.

[HeKo 393 2-C, 15 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0041 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0359 s s 
  Total: 0.0400 s s