Esperanta Civito

La Komitato de KCE kunvenis

La flegado de la Esperanto-Domo, kiun KCE posedas jam de jardeko, estis en la fokuso de la hodiaŭa kunveno de la Komitato de Kultura Centro Esperantista, sub la prezido de sen. Perla Martinelli.

Aŭskultinte la proponojn de Fonduso Pro Esperanto, KCE aprobis la farendaĵojn: riparoj ĉe la tegmento, kompleta ŝanĝo de unu fenestro, reorganizo de la norda teraseto. Al tio estis aldonita la refarbado de kelkaj ĉambroj. Tial ke la buĝeto atingas dekmilon da svisaj frankoj, sed la renoviga fonduso enhavas nur dumilon, KCE alvokas al siaj apogantoj kaj donacintoj por kolekti la mankantajn ok mil. Intertempe la laboroj devos komenci, pro la somera vetero.

La kontrakto kun Fonduso Pro Esperanto estis kompletigita per la klaŭzoj koncernaj la region, kies pozitiva efiko estas jam konstatebla per la ellaboro de la supraj proponoj.

La Komitato decidis ke Eŭropa Esperanto-Simpozio okazos en Ĉaŭdefono la trian semajnon de aŭgusto 2010 . Al tiu evento estos invititaj la reprezentantoj de ĉiuj landaj asocioj (inkluzive de regione gravaj, kiel la kataluna aŭ la andaluzia) kies teritorio situas en Eŭropo (ne nur Eŭropa Unio, sed Konsilio de Eŭropo). La aranĝo donos interalie la okazon por debati pri la kultura kaj socia stato de la eŭropa Esperantio.

Fine, la Komitato komisiis la sekretarion, c-anon Daniel Muhlemann, prizorgi la rilatojn kun la organo de Svisa Esperanto-Societo, dankinte la vicprezidanton, sen. Dieter Rooke, pro la ĝisnuna helpo.

[HeKo 393 7-B, 21 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0585 s s