Esperanta Civito

Devigaj translokitoj en Afriko


Dum du tagoj, 16-17 junio 2009, en Najrobo mi partoprenis kunvenon de Amani Forum pri internaj migradoj en la afrika regiono de Grandaj Lagoj (Angolo, Burundio, Centra Afrika Respubliko, Etiopio, Egipto, Kongolando-Brazaville, Respubliko Demokratia de Kongo-Kinshasa, Kenjo, Sudano, Tanzanio, Zambio). Amani estas svahila vorto kiu signifas pacon, kaj Amani Forum estas regiona asocio de parlamentanoj kiuj laboras por paco en tiu areo. Mi membras en la regiona ekzekutiva komitato. Membroj de la asocio venas de Kenjo, Tanzanio, Respubliko Demokratia de Kongo, Zambio, Ruando kaj Burundio.

La demando estis: kun la fenomeno de perfortaj migradoj, ĉu ni iras al daŭra paco? Post la analizo de la situacio de perfortaj migradoj en la dek unu landoj de la regiono de Grandaj Lagoj, ni konstatis ke la fenomeno de internaj devigaj translokitoj fariĝas pli maltrankviliga ol tiu de rifuĝintoj. Tiu areo havas nun preskaŭ naŭ milionojn da internaj translokitoj kontraŭ unu miliono de rifuĝintoj. La defioj kiujn tiuj personoj devas fronti estas ofte videblaj pruvoj de malrespekto de la homaj rajtoj kaj fontoj de malsekureco en la regiono.

Multfoje la kaŭzo de perfortaj konfliktoj estas ekonomia kaj socia aranĝoj malbonaj; sed kio okazis en Kenjo post la prezidentaj balotoj de decembro 2007, kiam perfortaj konfliktoj interetnaj mortigis pli ol mil personojn kaj kaŭzis moviĝon de 600.000 kenjanoj, kiuj fariĝis devigaj migrintoj en sia propra lando, tio vokas nin por profunda studado pri la problemoj rilataj al demokratiaj balotoj.

Alia granda problemo estas la fenomeno de malfido interkomunuma, tradukita per antaŭjuĝoj, mitoj, stereotipoj kaj konfuzaj rumoroj por malamikigi unu komunumon al alia, miskonsideri aŭ misvalorigi tiujn kiuj apartenas al alia tribo.

(c-ano Marteno Mbazumutima, SIPU)

Legu la tutan artikolon en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 393 9-B, 24 jun 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1380 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1115 s s 
  Total: 0.2495 s s