Debato inter prezidantoj en SAT-kongreso
De la 23a ĝis la 25a de julio 2009 Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, partoprenos en la 82a SAT-Kongreso [en Milano]. Estas planita por la 23a de julio posttagmezeme debato inter li kaj la prezidanto de SAT Jacques Schram pri la temo: "Ĉu ankoraŭ aktualas distingi inter per- kaj por-esperanta asocio?"
Al la 82a monda SAT-kongreso ĝis nun aliĝis 62 personoj.
(fonto: c-ano Andrea Montagner)
[HeKo 394 5-A, 29 jun 09]