Esperanta Civito

Kultura historio de la itala Esperantio

Prof. d-ro Carlo Minnaja, akademiano kaj denaska esperantisto, realigis tre interesan kulturan historion pri la itala Esperantio. La libro, titolita "L'esperanto in Italia", aperis en 2007 ĉe la eldonejo "Il Poligrafo", kaj estas imitinda modelo por la prezento pri la tuta fenomeno al enlanda neesperantista, sed klera publiko.

La lasta paĝo (215) estas tute dediĉita al la Esperanta Civito. Ĝi estas grandparte utiligebla por informado en kiu ajn lingvo. Jen la teksto verkita de c-ano Minnaja.

* * * * *

Ligita al Italio estas ankaŭ la fondo de la Esperanta Civito (en la itala: Civitas Esperantica, do latine). La 2an de junio 2001 estis promulgita la Konstitucia Ĉarto en Sabbioneta, en la urbodomo de tiu urbeto, sidejo de familio Gonzaga el Mantuo, ankoraŭ perfekte konservita en sia renesanca stilo. Pri kio temas?

En 1998 en Ĉaŭdefono, Neŭŝatela kantono, estis lanĉita pakto laŭ kiu kelkaj institucioj aŭ komunumoj (redakcioj, asocioj, kluboj, eldonejoj, lernejoj kaj diversaj kolektivoj) celis konstrui subjekton de internacia juro, komunumon sen teritorio identigeblan per la lingvo. La Esperanta Civito estas la realigo de tiu ideo, bazita sur tri pilieroj.

La unua estas la konscio pri identeco: kiuj parolas la saman lingvon, tiuj havas komunan destinon, ne pro "ius sanguinis", nek pro "ius loci", nek "pro ius fidei", sed pro nova rajto: "ius sermonis", kiu esprimiĝas per la principo "Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio". La dua piliero estas, ke esperanto estas la lingvo elektita por la komunikado, tia kia ĝi estis fiksita en 1905 kaj libere evoluinta tra jarcento. La tria estas la federa sistemo: la diversaj establoj aliĝintaj [al la Pakto] libere elektas siajn reprezentantojn en la strukturoj de la Civito.

La Esperanta Civito ne antagonismas kontraŭ la tradiciaj esperantistaj asocioj, celantaj precipe la disvastigon de la lingvo, celo al kiu la esperanta kulturo estas funkcie kongrua; la Civito evidentigas alian vizaĝon de la esperanta (ne necese esperantista) kulturo: tiu de la identeco de grupo kies kunigilo estas la konfido en la valoroj de egaleco subtenataj de ne etna internacia lingvo, kia estas ĝuste esperanto.

(Carlo Minnaja)

fonto: Itala Interlingvistika Centro

[HeKo 394 7-B, 30 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0673 s s 
  Total: 0.0814 s s