Esperanta Civito

Sukcesaj tagoj en Andaluzio

Per longa kaj interesa prelego de s-ro José Martín Del Pozo, magistrata delegito pri la projekto "Malago, kultura ĉefurbo de Eŭropo 2016", ekis hieraŭ la 68a Hispana kaj la 14a Andaluzia Kongresoj de Esperanto en Malago, zorge de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La ĉefa aktivulo en la LKK estas sen. Julio Herrero.

La programo de la unua tago proponis plurajn prelegojn kaj prezentojn. Interalie la vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, s-ro Pedro Hernández Ubeda, parolis pri denaskismo laŭ plene raŭmismaj konceptoj. Gravaj literaturaj kontribuoj venis de Miguel Gutierrez Aduriz, kiu prezentis la ĵus eldonitan tradukon de "Platero y yo", ĉefverko de la andaluza verkisto Juan Ramón Jiménez, kiu iel memorigas pri la esperanta originalaĵo "Majstro M'Saud"; kaj de sen. Perla Martinelli, kiu prelegis pri la virina kontribuo al nia literaturo, kaj prezentis la ĉefverkon de nia poezio: "La infana raso" de William Auld, per la deklamo de la aŭtoro, laŭ la eldono de LF-koop.

La kongresojn akompanas publika ekspozicio kaj projekciado de filmoj. Hodiaŭ AEU kaj KCE okazigos la unuan ekzamenan sesion en Hispanio laŭ LTSEC, la lingvotestado bazita sur la Komuna Eŭropa Framo de Referenco: ĝis nun kandidatiĝis dek unu personoj por du (el la ses) niveloj. En la agendo situas ankaŭ la diskuto pri la agadoj de HEF, kiu invitis Universalan Kongreson al Madrido por 2011.

[HeKo 395 2-B, 4 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0574 s s