Esperanta Civito

Fine startis KEF 9

Post du prokrastoj kaj kvar jarojn post la oka (certe ne la plej brila) en Helsinko, fine okazas la naŭa Kultura Esperanto-Festivalo en Elsinoro (Danlando). Ĝi daŭras ĝis la 12a de julio kaj arigas ĉ. 120 personojn, laŭ la programkajero: pli ol duono venas el Danlando kaj Svedio, la tria grupo ŝajnas la rusa.

La festivala menuo proponas du "literaturajn angulojn", kun Sten Johansson kaj la juna Nicola Ruggiero, unu teatran ensemblon (Toluza Teatra Trupo, el du aktorinoj), kaj multege da muziko.

Pluraj estas veteranoj en nia muzika kulturo: Hotel Desperado, Ĵomart kaj Nataŝa, JoMo, ina duono de Kajto ene de Kapriol', Martin Wiese kaj la talpoj, Solotronik. Malmultaj partoprenas sian unuan KEFon: Pafklik, Zhou Mack, Junas kaj pli junas. Inter la novaĵoj la brazila bataldanco Kapoejro, enkondukota de Tone.

La unua KEF okazis en Upsalo 1986, kaj ekde tiam kun du-trijara kadenco en norda lando ĝis la sepa en Helsinko, 2000. De tiam sekvis pli longaj paŭzoj: oka en 2005, kaj naŭa nun.

[HeKo 395 6-A, 8 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0542 s s