Esperanta Civito

Kad vu parlas bjalistanto?

Post la protestoj pro la vampirsuĉaj hoteltarifoj, post la ploro pro la malmultnombreco de la aliĝintoj, jen fine ridindaĵo lige kun la Universala Kongreso en Bjalistoko (aŭ Bjelostoko, se paroli zamenhofe).

En la urbaj aŭtobusoj aperis reklampaneloj kiuj instruas al la bjalistokanoj specon de esperantido, pli kripla ol la lingvo kiun utiligis Charlie Chaplin por la insignoj en la getto, en sia filmo "La granda diktatoro". Nun la averaĝa bjalistokano, se ne okupita per pli gravaj pensoj, povas eklerni ke "dankon" estas "dankenon" (ĉu tiel oni dankas kretenon?) kaj al danko oni respondas "ne dankine" (ĉu en Bjalistoko oni dankas nur inojn?). Krome, la esperanto-alfabeto havas novan literon: X -- ĉar "ĝis revido" en Bjalistanto iĝis "g x i s", do kun postmetita ikso (ĉu laŭ rekomendo de la Akademio de Esperanto, bazita sur brila rezolucio proponita de akademiano Probal Dasgupta?).

Ĝis nun la makaronia lingvo estis privilegio rezervita al italaj trejnistoj eksterlande. Ĉiuj germanaj kabaretistoj funebris kiam Trapattoni migris alilanden, ĉar neniu ĵargono povis komike superi la pseŭdogermanan parolatan de Trapattoni. Lin sekvis Capello (Cupalloh) per la pseŭdoangla de siaj intervjuoj, sed kun malpli da populareco. Post Trapatoiĉ, nun venis la vico de polUKoj, kun Bjalistanto.

Restas suspekto: ĉu la reklamagentejo sin turnis al Diego Marani por lingva konsilado?

[HeKo 395 8-A, 9 jul 09]

NdlR: la supra humura elzeviro estis inspirita de informo kaj foto aperintaj en neesperantistaj periodaĵoj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0564 s s