Esperanta Civito

SAT preparas la eksigon de sen. Rooke

En Sennacieca Asocio Tutmonda la eksigo de membroj ŝajnas dependi ne de arbitracia organo, sed de la ekzekutiva instanco, la Plenum-Komitato. Ĉi tiu decidas surbaze de propono de la Konflikto-Komisiono. Jen la dokumento kiu koncernas interalie la senatanon de la Ruĝa grupo, Dieter Rooke.

Estas rimarkinde ke la ekzekutiva instanco, decidonta pri la eksigo de gec-anoj Dieter Rooke kaj Etel Zavadlav, estas prezidata de la tria persono en la konflikto, s-ro Jakvo Schram.

Propono de la Konfliktkomisiono al la Plenumkomitato pri la konflikto inter Jakvo Schram, Etel Zavadlav kaj Dieter Rooke.

Dato: 13an de novembro 2008.

Konsiderante, ke

- jam de multaj monatoj Etel Zavaldav malgraŭ ĉiuj admonoj ne ĉesas persekuti Jakvon Schram, ne hezitante interveni per malicaj mesaĝoj en lia familia kaj profesia vivoj, de kio rezultas, ke Jakvo Schram, prezidanto de la PK, estas perturbata en sia laboro por SAT, 
- al la filtrado de ŝiaj mesaĝoj sur SAT-diskuto kaj Ipernity, anstataŭ normigi sian konduton, ŝi rebatis per daŭrigo de siaj atakoj kontraŭ Jakvo per aliaj kanaloj, 
- Dieter Rooke tuj helpis ŝin en ŝia perturba aktivado, ekzemple transigante per sia propra adreso ŝiajn filtritajn mesaĝojn, 
- li mem jam de jaroj profitas preskaŭ ĉiujn okazojn por provoki kverelojn inter SAT-anoj kaj kontraŭstari la laboron de la SAT-instancoj, 

Konsiderante, ke la obstina daŭrigo de tiuj kondutoj grave malutilas al la laboro de SAT-instancoj kaj sekve al la interesoj de SAT mem, la Konfliktkomisiono proponas al la Plenumkomitato:

1) firme peti respektive Kamaradojn Vincent Charlot por SAT-diskuto, Gerard Lieblang por Ipernity, Vinko Markov por Sennaciulo-redaktado kaj Gary Mickle por Sennaciismo, ke ili tuj komplete ellistigu ambaŭ perturbantojn el siaj listoj; 
2) kun konsidero, ke alproksimiĝas la fino de la jaro kaj referendumo en kiu la perturbantoj estas kandidatoj, respektive Etel al la PK kaj Dieter al la ĜK; kaj ke ilia konduto ne kongruas kun la funkcioj, por kiuj ili kandidatas, ne plu eblas eviti, sen plia malbonigo, ilian eksigon el nia Asocio; 
3) kia ajn estos la decido de la PK, tiu ĉi publikigu ĝin kun la propono de la Konfliktkomisiono en la organo de SAT, Sennaciulo. 

Unuanime, la Konfliktkomisiono,
Vincent Charlot, Pierre Levi, Vito Markovo.

[HeKo 396 5-A, 16 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0620 s s