Esperanta Civito

Vandaloj ekbruligis la kongresejon en Bjalistoko

La fajro krevis post la 20h00. Feliĉe fajrobrigadanoj tre rapide haltigis ĝin. Brulis ĉirkaŭ 30 metroj da vando. Perdoj ĉirkaŭ 11.000 zlotoj. Matene el Vroclavo alvenis jam materialoj necesaj por la riparo de la tendo.

"Estas al ni tre malagrable", ne kaŝis Irena Sobota el la firmao Rekord, kiu starigis tiun tendon, "tamen ni ne kulpigas Bjalistokon".

"Okazis tre malbone", diras Jaroslaw Parzyszek, el la organiza komitato de la kongreso, "tamen ni faros ĉion por ke miloj da personoj kiuj venos ne vidu, ke en Bjalistoko vivas tiaj stultaj incendiuloj."

Tiu malagrabla akcidento ne malhelpas la preparojn por la kongreso. La urbaj aŭtoritatoj deklaris tamen, ke policaj patroloj kaj municipaj ĝendarmoj estos pli multaj apud la kongresejo, dum la venontaj tagoj.

(fonto: Kurier Poranny - Matena Kuriero, 23 julio 2009)

Ĉi-jare, unuafoje en sia 105-jara historio, la Universala Kongreso okazas en tendo. La kongresejo (Politekniko) ne enhavas sufiĉe grandan aŭlon por du mil kongresanoj, kaj necesis starigi tendon en korto. Tiu tendo estis atakita kaj poste riparita.

Laŭ c-ano Marek Bamberski, "tiu agreso ne estas miriga: en Bjalistoko estas multe da ksenofobio, nuntempe".

[HeKo 398 2-A, 27 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0577 s s