Esperanta Civito

Bone ke UK ne okupas ok tagojn

Estas registritaj almenaŭ kvin agresoj celantaj Esperantion, dum la Universala Kongreso en Bjalistoko: du kontraŭ la kongresejo, unu kontraŭ busoj de kongresanoj, unu kontraŭ la esperanto-centro, unu kontraŭ la monumento al Zamenhof. Neniu agresinto estas ĝis nun identigita.

Jam pasintjare Nederlando ne ŝajnis aparte gastama al la kongresanoj, sed probable tio okazus kun kiu ajn kongreso. Ĉi-jare la celo estis sendube la esperantlingva komunumo. Kial tio okazis?

Laŭ poloj mem, Bjalistokon (kaj ĝenerale la orientajn regionojn de Pollando) karakterizas kreskanta ksenofobio. Ŝajnas ke ĉiuj scias tion. Se estas vere, la organizantoj kaj la aŭtoritatoj subtaksis la danĝeron (ja se UK daŭrus ok tagojn, ni estus jam je la risko de la unua murdo...). Se ne estas vere, restas nerefutebla fakto ke la agresoj difektis la reputacion de Bjalistoko kaj de Pollando, ĉar nur bjalistokanoj/poloj responsas pri ili, pro agnosko de la urbestro mem.

La kreskanta ksenofobio estus klarigo, se similaj agresoj perturbus aliajn kongresojn, aŭ simple unuopajn vojaĝantojn. Ni ne havas informojn pri tio, sed ŝajnas ke ne. Do ekzistas selektita ksenofobio, adresita al esperantistoj. Kial? Ĉu la esperantistaro faris ion malbonan al Bjalistoko kaj Pollando?

Antaŭ tri jaroj ekzistis konflikto, publike konata, inter UEA kaj polaj aŭtoritatoj, pro la esperanto-elsendoj de la Pola Radio (kiu, vidu la hazardon, ĝuste tuj antaŭ UK ricevis novan, limigan atakon). La tiama prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, eĉ minacis ne okazigi la Universalan Kongreson en lando suspektebla pro antisemitismo. Nu, se Corsetti estus la celo de agreso, ni havus la konfirmon ke iuj poloj nek pardonas nek forgesas, kaj la certecon pri la kaŭzo de tiuj agresoj.

Laŭ atesto de israelaj esperantistoj, la hebrea kulturo forte alestis kaj la kongresan programon kaj la urbon, ankaŭ per klare videblaj simboloj, kiel la israela flago kaj la Davida stelo. Kantoj, dancoj, spektakloj, prelegoj emfazis la judecon kaj de Zamenhof kaj de Bjalistoko. Aldone, dum prezento de israela ensemblo pendis ne nur la oriflamo de Israelo, sed ankaŭ tiu de Ciganio (aprobita en 2001, preskaŭ samtempe kun la promulgo de la Konstitucio de la Esperanta Civito). Tiom da diasporemo certe ne plaĉis al minoritato de bjalistokanoj. Cetere ankaŭ inter la esperantistoj (sed ne inter la raŭmistoj) ekzistas kontraŭisraelanoj kaj eĉ antisemitoj.

Ĉiukaze eblas konstati la unuan persekutan sezonon en la dua jarcento de la lingvo.

[HeKo 398 9-A, 3 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0673 s s 
  Total: 0.0831 s s