Esperanta Civito

Simpozio pri Homaranismo: unua tago

Kun plezuro la 400an numeron de HeKo la redakcio dediĉas al la unua Simpozio de Homaranismo, okazanta en Ĉaŭdefono danke al la iniciato de Scienca Instituto Zamenhof kaj al la organizo de Kultura Centro Esperantista.

La simpozio altiris dudekon da kontribuoj el same multaj landoj, kaj la plejmulto de la aŭtoroj persone alestas, tiel ke en la Esperanto-Domo ekloĝis elito de esperantologio, kaj de zamenhofologio specife. La hodiaŭa tago estis dediĉita al la rilatoj inter homaranismo kaj naciecoj.

C-ano Francisko Degoul, prezidanto de SIZ, faris vastan enkondukon pri la celoj de la simpozio, tamen enfokusigante la temon je la lastaj vivojaroj de Zamenhof. La debato emfazis la malkongruon inter homaranismo kaj ŝovinismo.

La demandon trafe esploris c-ano Carlo Minnaja, per kompara eseo inter Zamenhof kaj Masaryk. Doktoro Esperanto kaj la unua ĉeĥoslovaka prezidento havis analogajn religiajn interesojn, sed ili tute diverĝis rilate al la futuro de la naciecoj: destinitaj al sendependiĝo kaj kreo de propraj ŝtatoj, por Masaryk; destinitaj al dissolviĝo ene de la granda projekto homarana, por Zamenhof.

Prof. Christer Kiselman de Akademio Comenius prezentis la lastan version de sia dekkelkjara prelego, kiu reliefigas paradoksojn kaj kontraŭdirojn en la filozofia pensado de la Bjelostokano. La debato donis la okazon prilumi kelkajn elementojn de la zamenhofa religiemo.

La simpozion malfermis sen. Perla Martinelli, prezidanto de KCE, kaj prezidas sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado. Ĉi-lasta transdonis al la aktoj ankaŭ kontribuon de ak. Carmel Mallia.

[HeKo 400 1-B, 17 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0778 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.1201 s s