Esperanta Civito

Simpozio pri Homaranismo: tria tago

Dum la tria tago, la Simpozio pri Homaranismo okazanta en Ĉaŭdefono adresis sian atenton precipe al la rilatoj inter homaranismo kaj aliaj religioj.

Efektive la taga ĉeftemo estis nur parto, sed ne akcesora, de la prelego de sen. Walter Zelazny, traktanta problemojn en la verkado de Zamenhof-biografio. Tiurilate prof. Zelazny starigis plurajn demandojn, kiuj vekis vervan debaton pri la orientiĝo de la Homarano numero unu en la sociaj kaj politikaj eventoj de la epoko.

Pli strikte rilata al la religiemo de Zamenhof estis la interveno de c-ino Zofia Banet Fornalowa (kiu emfazis la rolon de la familio en la judaismo, kaj konsekvence en la provoj apliki homaranismon), kaj precipe la prelego de c-ano Armando Zecchin, kiu esploris la kongruecon inter homaranismo kaj katolikismo. La debato post la kontribuo de Zecchin tuŝis plurajn fadenojn, enfokusigante la teologion de Zamenhof, sen definitivaj konkludoj.

La kongruecon inter la religiemo de Zamenhof kaj tiu de Gandhi pritraktis s-ro Henri Masson. Tiu kongrueco verdire estas pli defendebla se oni komparas la ideojn de Privat al tiuj de Gandhi. Per filmo dediĉita al la vivo kaj verkaro de "Mahatma" Gandhi finiĝis la bela tago.

[HeKo 400 3-B, 19 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0624 s s