Esperanta Civito

Renkonto de la Nova Maldekstro

Aktivuloj de la Nova Maldekstro, kiuj en la Esperanta Civito formas la politikan platformon de la Verda Listo, gastis ĉe c-ino Anne Marcanti en Ĉaŭdefono, por interna kunveno preparita de interreta diskuto. Interalie ĉeestis la nuna Konsulo kaj la eksa Konsulo, kaj kelkaj geparlamentanoj.

Malgraŭ la neformaleco de la kunsido, agrabligita de la gastronomiaj kapabloj de la gastigantino, la konsultiĝo pritraktis gravajn geopolitikajn temojn, kun interesa konverĝo de opinioj. Transirinte al interparolo pri la esperanto-mondo, la ĉeestintoj ekzamenis la evoluantan situacion, ankaŭ sur la ekonomia kampo: interalie estis donita la informo, el fidinda fonto, ke "Esperantic Studies Foundation" estas viktimo de la usonaj bankrotoj, kun perdo de tre granda parto de sia kapitalo (konsistinta el du milionoj da dolaroj, testamentitaj de Cathy Schulze).

La kunveno alfrontis unuafoje demandojn lige kun la elektoj al la Senato en 2011. Malgraŭ prudenta prognozo pri eventuala kresko de la Blanka Listo (kaj pro la redukto de la balotpremio kaj pro la relativa multiĝo de praktikantaj hilelistoj/homaranoj), la Verdanoj plej probable gajnos la trian mandaton.

Sen. Giorgio Silfer anoncis sian plenan disponeblon subteni novan kandidaton al la konsuleco, kio konkrete signifas ke li mem preferus ne plenumi duan mandaton kiel Konsulo, se tio kongruus kun la interesoj de la Verda Listo. La decido pri la kandidatlisto, kaj specife pri la ĉefkandidato (do la nova Konsulo), apartenas al la KoKuSo (komitato kunordiga kaj subtena) de la Verda Listo, starigota post du jaroj.

La ĉeestantoj venis el Francio, Italio, Kroatio, Pollando, Rusio, Svedio, Svislando.

[HeKo 400 7-C, 23 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0376 s s 
  Total: 0.0522 s s