Esperanta Civito

"Femina" 19 inter lingvo kaj socio

Akurate aperis la aŭtuna numero 2009 de "Femina" (19a en la kolekto, jam ĉe la kvina jaro), la "revuo en esperanto ne nur por virinoj" ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli, kiu prizorgas ankaŭ la grafikon, helpe de s-ro Rolf Ernst por la kovropaĝoj. La redaktado kaj la enpaĝigo okazas en Svislando, dum la preso kaj ekspedo en Bulgario. Sed el Meksiko kunlaboras per desegnoj ankaŭ Leonora Gonzalez.

La kovropaĝo de la nova numero atentigas pri parto de la enhavo: "Inter lingvo kaj socio". Tio plej koncernas la artikolojn de Ljubica Sedmak kaj Giorgio Silfer: "Ne konfuzi lingvon kun ĝia socia portanto", la eseon de Perla Martinelli pri "bell hooks: lingvaĵo kiel loko de kolizio"; la paĝojn dediĉitajn al Sigrid Undset, norvegino gajninta la literaturan Nobelon en 1928.

En ĉi tiu numero debutas Blandine Kossivi el Lomeo, per "La edukado de la tologanda virino". Kaj kontribuas Sonja Brun (pri la feminismo de Henry Dunant), Etel Zavadlav (pri la statuso de knabineto en Balkanio), Judit Felszeghy (per ĉarma originala novelo el la rondo de "La Kompaso").

Viroj helpis per la traduko de Otto Prytz el Sigrid Undset kaj per elzeviroj de Leen Deij. Krome, Marcelle Dechamps plu promenigas nin tra la bela Skandinavio kaj Klara respondas pri reaperinta samliceanino.

La revuon "Femina" proprietas Feminisma Esperanta Movado, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 402 3-B, 6 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0620 s s