Esperanta Civito

La Esperanta Civito por la alfabetigo

La Internacia Tago por la Alfabetigo hodiaŭ revenis kiel ĉiujare, kun sia fasko da statistikoj pri la analfabetismo en la mondo: aparte gravaj en la evolulandoj, sed pli kaj pli rimarkindaj ankaŭ en la "prospera nordo". Tie kreskas la malkapablo legi kaj skribi, parte pro la revena analfabetismo (pliaĝuloj malkleriĝintaj) parte pro la tendenco, ĉe la novaj generacioj, komuniki pli bilde ol litere.

La problemo koncernas ankaŭ la esperantan popolon. La fenomeno de la "eternaj komencantoj" estas plia faceto de la analfabetismo. Kaj la raŭmismo ne povas akcepti ĝin, same kiel ĝi ne akceptas la krokodiladon inter fluaj esperanto-parolantoj. La raŭmismo ja volas disvastigi esperanton, tamen ne kiel helplingvon: ni volas disvastigi esperanton kiel kulturlingvon; kion cetere perceptis kaj Zamenhof, kaj Lanti, kaj Privat -- la dua, ekzemple, fondis asocion por klerigi la laboristaron.

Efektive, la unua rajto laŭ la Konstitucio de la Esperanta Civito ĝuste estas la rajto je kleriĝo, kaj la unua devo estas la devo je klerigo. Ne ekzistas ĉe ni alia rajto kiu estas samtempe devo. En la nova Esperantio ĉio turniĝas ĉirkaŭ la konvinko ke nia lingvo estas kulturlingvo; kiel tia ĝi produktas ion, kion la helplingvo ne produktas, nome memestimon. Ĉi tie indas memori ke la ĉefa spirita majstro de Lazaro Ludoviko Zamenhof, nome Hilel, deklaris: "Se mi ne estas por mi (mem), kiu estos por mi? Kaj se mi estas por mi mem, kio mi estas?"

Fortigi esperanton kiel kulturlingvon signifas ankaŭ batali kontraŭ analfabetismo: unue tiu kiu situas ĉe la esperanta popolo mem, due tiu pli ĝenerale konata kiel ŝarĝo precipe en la evolulandoj. En ĉi-lasta la batalo kontraŭ analfabetismo estas ankaŭ feminisma batalo, ĉar la virinoj plej suferas pro analfabetismo.

Se oni kombinas la du elementojn ni devas paroli pri la afrika Esperantio. Nia strategio tie koincidas kun la Deklaracio pri la Esenco de la Afrika Esperantismo (kiu, interalie, multe plaĉis ankaŭ al Claude Piron) kaj strebas al la kultura kresko de la afrika esperantistaro. Estas sensence produktadi komencantojn, se mankas la flegado, la profundigo. Kaj des pli sensence ĉar ofte la afrikaj esperantistoj estas mem kleruloj: ĉu oni volas fortigi "verdan analfabetismon" ĉe nigra intelektularo?

Paralele al tiu kleriga strebo, la Esperanta Civito devas kuraĝigi la iniciatojn kiuj kontribuas al la alfabetigo kaj kleriĝo en la afrika socio ĝenerale: ekzemple Institut Zamenhof en Lomeo. Sed ne sufiĉas agi en la pedagogia kampo: la andragogia estas same grava. La edukado de plenkreskuloj, aŭ konstanta edukado, ne ricevas adekvatan atenton en Esperantio.

Esprimi teorion signifas malmulton, se ĝin ne sekvas faktoj. Sed faktoj eblas nur se ni posedas teorion kiu ilin motivas. Poste estas afero de volo, de organiza kapablo, de financaj rimedoj. Se nur la financaj rimedoj mankas, ni estas sur la bona vojo: la afrika civitanaro meritas nian apogon, inter ili estas homoj al kiuj mankas nek volo nek organiza kapablo.

(Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito)

[HeKo 402 5-C, 8 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0565 s s