Esperanta Civito

Raŭmisme interpreti nian historion

Kiel jam skribite aliloke, kaj plej detale prezentite dum mia prelego okaze de la unua Simpozio pri Homaranismo (legote en la unua numero de "Homarane"), raŭmismo ne estas ideologio, sed metodo. Kiel metodo ĝi influas ankaŭ historiografion, specife la esperantan.

Verki historion signifas listigi faktojn kaj interpreti ilin: se ni haltus ĉe la listigo, ni verkus kronikon, ne historion. La fidinda kronikisto nur listigas ĉiujn faktojn pri kiuj li scias kaj kiujn li taksas gravaj: sed jam en tio ĝermas interpreto, precipe se la kronikisto intence silentas pri evento (do ignoras ĝin, iucele).

Raŭmisme interpreti la historion de la esperanto-mondo signifas starti el la premiso ke "popol' ni estas, ne movado nura", kiel verkis la proleta poeto Emeriko Baranyai. Tiu premiso kolizias kontraŭ la finvenkisme orientita historiografio, kiu ne perceptas en la esperantistaro popolon, kaj eĉ negas ke ekzistas originala esperanto-kulturo, distanciĝante de la raŭmisma kredo en esperanto kiel kulturlingvo. Kompreneble raŭmistoj ne forgesas la epitafon per kiu Stellan Engholm sigelis la lastan numeron de sia "Malgranda Revuo" (4:1952): "Ni ne forgesu la malnovan devizon: <Por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia.> Kaj ni aldonu: Por ke lingvo estu kultura lingvo, ne sufiĉas nomi ĝin tia."

Ni ne rajtas apriore aserti, ke la raŭmisma interpreto pravas, kaj la finvenkisma male. Unuavice ne temas pri pravo aŭ malpravo, sed pri alispeca kategorio: ĉu unu interpreto estas pli profunda ol la aliaj, nome ĉu ĝi klarigas pli vastan gamon de fenomenoj ene de la esperanto-historio. En tio efektive gajnas la raŭmismo.

Kiuj emas vidi en la esperantistaro movadon, tiuj fundamentas sian analizon sur la konvinko ke temas pri movado celanta pozitive ŝanĝi la socion. Tiu pozitiva ŝanĝo estus ia sekularigo de la "interna ideo", adaptita al la tempoj kaj lokoj, sed principe progresema. Kompreneble la interpreto pri "progresema" ne estas unueca. La menciita konvinko ne kapablas klarigi la multajn kontraŭdirojn: se temas pri progresema movado, kial UEA en 1934 forpelis aŭtentan progresiston (Edmond Privat) kaj en lia loko elektis nazion (Anton Vogt), ekzemple?

Se ni rigardas la kazon de Hispanio, certe la plejmulto de la esperantistoj defendis la respublikon, en 1936-1939. Sed ne mankis falangistoj inter la esperantistoj, precipe altrangaj oficiroj, kaj ne nur. Krome, la plej grava esperantisto, viktimo de la epoko, ne estis falangisto, tamen estis murdita (eĉ en barbara maniero) de antifaŝistoj: pastro Joan Font i Giralt, sincera katalunisto, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Kiel klarigi tion, el la vidpunkto de la finvenkisma interpreto? Ne sufiĉas paroli pri hazardaj devioj aŭ bedaŭrindaj incidentoj en la esperanto-movado.

La finvenkisma interpreto de nia historio efikas ankaŭ al la propagando, evidente. Se resti en la iberia ekzemplo, asocio fondita por disvastigi esperanton en la tuta Katalunio pli kaj pli koncentriĝis al specifa merkatniĉo, kiun ĝiaj gvidantoj katalunisme plej engaĝitaj taksas la sola taŭga publiko por "progresema movado", kia devus esti la esperantista. Kaj tie ni retrovas tiun vehiklan finvenkismon kiu karakterizas aliajn momentojn de nia historio: ekzemple laŭ SAT en la 1920aj la vehiklo estas la laborista klaso -- ne indas varbi al esperanto burĝojn, sufiĉas varbi la proletojn, ĉar ili ja venkos kaj tra ilia fina venko ni atingos nian finan venkon.

Raŭmisme interpreti la historion signifas eviti tiujn kontraŭdirojn kaj eĉ paradoksojn. Simple nia popoleto situis en la uragano, estis alkirlita tien kiel aliaj minoritatoj. Minoritatoj kiuj ankaŭ ne reagis homogene al la eventoj. Dum la unua mondmilito esperantistoj mortis ĉu en franca ĉu en germana uniformo, same kiel faris judoj kaj aliaj translimaj aŭ diasporaj minoritatoj; kaj en sia vivo ili ŝanĝis uniformon (kiel Raymond Schwartz, germana en 1918, franca en 1939) sen specifa individua decido. Tio ankoraŭ ne signifas, ke ne eblas decidoj kiuj engaĝu la esperantistaron kiel kolektivon. Eĉ la manko de tiaj decidoj estas jam decido. Sed pri tio alian fojon, eble.

Giorgio Silfer, membro de Scienca Instituto Dietterle

[HeKo 402 7-B, 10 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0348 s s 
  Total: 0.1474 s s