Esperanta Civito

Gratule kaj bondezire el Afriko

Giorgio Silfer sincere dankas pro la multaj gratuloj kaj bondeziroj okaze de sia ronda datreveno. Li promesas plenergie labori por la esperanta kulturo ankaŭ en la tria triono de sia vivo... Pro ĝia humursento tipa el Afriko (kontinento kie oni praktikas poligamion, sed ne samseksaman),*  c-ano Silfer aparte ŝatas la gratulmesaĝon de c-ano Gbeglo: ni aperigas ĝin kun la permeso kaj de la sendinto kaj de la ricevinto.

C-ano Silfer esperas renkonti ĉiujn geamikojn de la afrika Esperantio fine de 2010 en Lomeo, okaze de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto.

* Laŭ komentarioj en libera folejo, al iuj eŭropaj "ministroj" mankas seksa fantazio. La situacio estas tiu de triopo: du virinoj kaj unu viro. Se la triopo amorus samtempe (inkluzive de virino kun virino), temus pri samseksama poligamio. Se la triopo amoras dise, po duopo ne samseksa (tiel en islama socio, kie ĉiu edzino havas sian amorvicon laŭ la tagoj), temas pri ne samseksama poligamio. Ĉi-lastan situacion priskribas la afrikano en sia parabolo.

"Koffi, nun mia edzino Kaji tre bone zorgas pri mi. Vi tute pravas ke, kiam oni havas kromedzinon, pri kio tre bone scias la edzino, ties konduto ege ŝanĝiĝas. Mi miras pri la nuna konduto de mia edzino Kaji. Ŝi tre bone scias, ke estis amrilato inter Akui kaj mi. Tiam Kaji ne estis mia edzino. Pasis jaroj. Kaji estas nun mia edzino kaj la patrino de ĉiuj miaj kvar gefiloj. Sed mi neniam estis kontenta pri la konduto de Kaji. Jen hazarde mi retrovis mian iaman amikinon Akui. Vere ŝi estas profesiulino, tre bona en la lito. Ĉion mi rakontis al Kaji. Ĉu vi scias, ke nun Kaji estas tiom bona en la lito kun mi, ke mi preskaŭ ĉiam estas jen kun ŝi jen kun Akui. Ho, estas tre bone", rakontas kolego al mi.

La klopodoj de Kaji por egali Akui similas al la agado de UEA nun en Afriko kun la penetrado de la Esperanta Civito en Afrikon. Ĉu vi scias kiu konscie aŭ senkonscie estas la bazo de tio? Tion mi diru al vi: tiu estas vi, Giorgio Silfer. Eble vi demandos min kiel/kial. Mi nenion povas kaŝi. Jen!

En 2004, TIETo fariĝis establo de la Esperanta Civito. Tiam mi estis gvidanto (ne direktoro, kiel menciadis Kalle Kniivilä) de AO (Afrika Oficejo) kaj kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, kiun mi starigis en 2000. En la sama momento la estraro de UEA estis subskribonta kun TIETo kontrakton pri la Afrika Oficejo. Estraranoj kaj oficisto tiamaj de UEA kontraŭstaris tion, kaj tiel subskribis la kontrakton ne kun TIETo, sed kun ties lernejo Instituto Zamenhof. Korespondado inter vi kaj la ĝenerala sekretario de TIETo akuŝis [la unuan afrikan] esperantologian seminarion, kiu okazis fine de 2005 kaj komence de 2006 en Lomeo.

Osmo Buller kaj Renato Corsetti tiom koleris, ke ili movis AO-n al Benino kaj eksigis min de la afrika komisiono kaj baris la vojon al ĉiuj mesaĝoj miaj al dissendolistoj afrikaj kaj eksterafrikaj. Tion ili faris por devigi min rompi la rilaton kun vi. Kion mi lernis de vi dum la preparkursoj por la seminario esperantologia kaj dum la seminario montris al mi, ke antaŭe mi preskaŭ nenion scias pri nia movado, pri ties historio. Kvankam de ĉiuj flankoj venis premoj, ke mi rompu kun vi, mi persistis rilati kun vi kaj kun aliaj kunlaborantoj de la Esperanta Civito. Kion mi celis kunlaborante kun vi, tion mi celas laborante ankaŭ por UEA: havi multfacetajn buntajn sciojn pri la esperanto-movado, ke la movado en Afriko estu samnivela, kiel tiuj de aliaj kontinentoj. Ĉar [iuj] membroj de UEA tute ne ŝatas kunlabori kun vi, ili do konsideras vin konkurenculo. Jen do la Agado de UEA en Afriko fariĝis la unua edzino de Afriko, kaj la agado de la Esperanta Civito, la kromedzino de Afriko.

Pli kaj pli la Esperanta Civito antaŭeniras en Afriko. Dume la agado de UEA en Afriko iom hezitas, kaj jen progresas la Esperanta Civito en Afriko kun la organizado de la dua esperantologia seminario en Burundio. La kromedzino de Afriko, la Esperanta Civito, estas vere profesiulo, kaj la edzino "agado de UEA" en Afriko estas devigata ŝanĝi strategion en Afriko, ke ĝia pozicio sur la kontinento estu forta.

Konkrekaj agadoj estas farataj: Margaret Simoens en Burundio/Ruando por instrui esperanton, Klarita en Burundio por lernigi sportaĵon pere de esperanto, seminario en Benino, partoprenigo de afrikanoj en tutmonda socia forumo en Malio kaj Kenjo, organizado de esperanto-konferenco ILEI-konferenceca en Benino, starigo de konsilantaro por la afrika komisiono de UEA, vizito de Johan Derks kaj lia edzino al Burundio por instrui esperanton, starigado fare de tiuj ĉi geedzoj de projekto pri esperanto-centro en Burundio, ktp. Tiom da aferoj faras Osmo Buller kaj Renato Corsetti por enradikigi sian pozicion en Afriko. Dume, ankaŭ la Esperanta Civito daŭrigas sian laboron en Afriko: korespondado kun afrikanoj, disdonado de lernmaterialo al afrikaj esperantistoj, responsigo de afrikanoj en gvidorganoj de la Esperanta Civito, organizado en Afriko de ekzamenoj laŭ la normoj de ALTE, ekvivalentigo de diplomoj de afrikaj esperantistoj, helpoj diversaj al afrikaj esperantistoj, ktp. Nun, en Afriko, estas ne nur la agado de UEA, sed ankaŭ tiu de la Esperanta Civito. Kiel UEA-membroj konsideras Civitanojn en kaj ekster Eŭropo, ne tiel afrikaj Esperantistoj-civitanoj konsideras la aliajn esperantistojn.

Afrikaj esperantistoj, kiuj tre bone hejmiĝas en Esperantujo, komprenas, ke estas nun unusola Esperantujo en Afriko, kie estas diversaj tendencoj de la movado. Afrikaj Esperantistoj-Civitanoj estas malfermaj al ĉiuj en la unusola Esperantujo afrika, dum afrikaj esperantistoj nur membroj de UEA kondutas al aliaj esperantistoj kiel [iuj] UEA-membroj eksterafrikaj kondutas al Civitanoj. Malfermiĝas okuloj ne nur al afrikaj esperantistoj, sed ankaŭ al eksterafrikaj. Ĉiuj nun pli kaj pli enprofundiĝas ne nur en la esperanto-movadon afrikan, sed ankaŭ en tiujn de la aliaj kontinentoj. Pli klaraj estas la agado de UEA en Afriko, kiun Renato Corsetti kaj Osmo Buller ĉiarimede puŝas, ke malaperu iuj afrikaj esperantistoj. Ĉu necesus fari kompareton? Ni vidu!

Rekonindas, ke Renato Corsetti jam longajn jarojn defendas la agadon de UEA en Afriko. Kio mirigas, tio estas la konduto de Osmo Buller. Certe li memoras sian iaman diron: "la afrika movado estas nerendimenta. UEA ne donu tiom da atento al ĝi". Ĉu Osmo nun povas respondi la demandon: "Nun li kvazaŭ interesiĝas pri la movado en Afriko. Ĉu li povas klarigi tion?" Du respondojn oni povas trovi, se oni sekvas la filmon ĝis tie ĉi: 1) la afrika movado estas nun rendimenta; 2) ĉar la Esperanta Civito penetras Afrikon, oni ĉion ajn faras por elradikigi ĝin. Eble Osmo Buller mem havas sian respondon, kaj certe li mencius la nomon Giorgio Silfer, kiun li, laŭ [atesto de] oficisto de UEA, anatemis. Kion oni deduktu el tio ĉi?

Ĉiuj rekonas, ke la agado de UEA pluiras en Afriko, kaj ke ankaŭ la Esperanta Civito daŭrigas siajn klopodojn en Afriko. Tie ĉi, kaj precize en Togolando estas ACE (Afrika Centro Esperantista), kiu daŭrigas la laborojn de Hans Bakker en Afriko. ACE estas nek por nek kontraŭ unu aŭ la alia. Ĝi tute sendepende agadas, kaj ĝiaj laboroj ĉefaj estas produkti esperantistojn en Afriko. ACE rekomendas neniun organizaĵon al afrikaj esperantistoj, ke al ĝi ili aliĝu. Sed ACE informas pri ĉiuj organizaĵoj, klarigas siapove pri ĉiuj, ke afrikanoj libere elektu, se ili volas elekti. Jen nun en Afriko estas UEA-membroj, Civitanoj, SAT-anoj kaj MAS-anoj. Al kiu Afriko ŝuldas tiun evoluon buntan de sia esperanto-movado?

Memorante ĉion de 2006 ĝis nun en Afriko, oni malkovros, ke la penetrado de la Esperanta Civito en Afriko naskas buntajn movojn, kiuj vere progresigas la movadon sur la kontinento, kaj kontribuas la daŭrigon de la laboroj gravaj, kiujn Hans Bakker faris kaj plufaras por Afriko. Tial Afriko ŝuldas egan dankon al vi, kara Giorgio Silfer, kiu elspezis propran monon kvankam neriĉa, por semi en la afrikan grundon verdan. Afrikaj esperantistoj neniam forgesos vin, kaj ĝuste ni profitas tiun ĉi okazon por pruvi tion al vi, ke ni uzas ĉiujn bonajn kvalitojn viajn por antaŭenigi la movadon en Afriko.

La 13a de septembro 2009 estas la 60a datreveno de via naskiĝo. Tiuokaze ni adresas niajn sincerajn gratulojn al vi. Sciu, ke afrikaj esperantistoj neniam rompos kun vi. Instruojn viajn ili uzu por klerigi samsortanojn. Dio gardu vin pliajn longajn jarojn, ke vi kunlaboru kun ĉiuj esperantistoj, klopodu, ke iam UEA kaj la Esperanta Civito sidu ĉe sama tablo por paroli pri la esperanto-movado ghenerale, kaj precipe pri la movado en Afriko.

Ĉion bonan !

gk (Koffi Gbeglo)

C-ino Etel Zavadlav komentarias: Kara Silfer, havu feliĉan datrevenon, kaj la reston de la vivo (almenaŭ kelkajn pliajn jubileojn) pasigu en paco, bona sano kaj humoro.
Sed mi ne ŝatas la fabeleton de c-ano Gbeglo, kaj mi opinias ke tiaj porpoligamiaj tekstoj (kiuj bonvenige kaj senprijuĝe akceptas poligamion) ne koheras kun la feminisma digno de la Esperanta Civito. Same kiel ne koherus eventuala afrika konsulino -- membro de poligamia familio. Ĝis nun oni mokadas la Civiton senbaze: kial doni unuan firman kialon por mokado? Nur opinio de modesta civitanino.

La redakcio respondas: Nek poligamio nek samseksamo estas deliktoj en la Esperanta Civito, kvankam la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj implice agnoskas poligamion sed ne samseksan edzecon. En la Esperanta Civito la temaron normigas la leĝo pri la familia juro, aprobita de la Senato en julio 2008. Pri tio skribis ankaŭ la bonega revuo "Femina".

[HeKo 402 9-A, 12 sep 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0434 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0858 s s