Esperanta Civito

Pri gejoj Mariana kontestas Karleton

"Persona non grata" ĉe Feminisma Esperanta Movado, kaj ĵurnalisto kies respekto al la profesia deontologio estas ofte kontestata, Kalle (Karleto) Kniivilä lastatempe kaŭzis krizigan konflikton ene de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, pri kiu eblas legi plurloke.

S-ino Mariana Evlogieva (TEĴA-estraranino) lastatempe tanis al Karleto la haŭton per publika deklaro, legebla ĉi-sube. Indas aldoni, ke ankaŭ kvara TEĴA-estrarano (sen. Dieter Rooke de la ruĝa grupo, klasbatalaj maldekstruloj) voĉdonis kontraŭ la propono de Kalle Kniivilä (iama korespondanto en Moskvo por la organo de la Komunista Partio de Finnlando). Do la propono de Kniivilä estas klare minoritata en la TEĴA-estraro.

Jen la deklaro de s-ino Evlogieva, el Sofio:

Kalle Kniivilä skribis: “Rilate mian proponon pri rezolucio, la teksto en la cirkulero de Vytautas estas klare partia.”
Ĉu pli partia ol via teksto “TEĴA rezolucias por libera gazetaro” aperigita en la retejo sen eksplicita noto, ke tio estas VIA privata opinio?

Kalle Kniivilä: “La membroj tial sciu, ke Vytautas forte kontraŭas mian proponon de rezolucio, dum subtenas ĝin la prezidanto de nia asocio, Audrys Antanaitis.”
La membroj ankaŭ sciu, ke dum antaŭa pridiskuto en la estrara listo ne nur Audrys Antanaitis, sed ankaŭ du pliaj estraranoj (Mariana Evlogieva kaj Aleksandro Korĵenkov) kontraŭis la proponon. Du sindetenis. Do nur du el sep poris. Malgraŭ tio, Kalle Kniivilä prezentis la proponon al la kunveno.

Kalle Kniivilä: “Miajn argumentojn por la rezolucio mi klarigis en la retejo de TEĴA pli frue.”
Bonvolu klare indiki, ke temas pri VIA pozicio, kiam vi publikigas en la retejo de TEĴA ion, pri kio ne estas unuanima konsento. Sen indiko de via nomo vi manipuladas la membrojn kredi, ke tio estas pozicio de la tuta estraro aŭ de TEĴA ĝenerale. Kaj evidente ĝuste en tiu situacio estas nek unuanimeco, nek interkonsento!

Kalle Kniivilä: “Mi insiste petas, ke subtenantoj de la rezolucio klare diru sian opinion.”
Ĉu do nesubtenantoj ne rajtu diri sian opinion? Ĉu entute indis, ke mi (tiam kaj ankoraŭ grave malsana) malŝparis miajn fortojn kaj tempon por diskuti en la estrara listo? Evidente jes, se tiel facilas kaŝi opiniojn de malsamopiniantoj!

Kalle Kniivilä: “Laboro por la libereco de la gazetaro devas esti en la centro de la agado de ajna ĵurnalista organizaĵo, ankaŭ esperantista.”
Eble (eĉ certe!) mi ne estas senpartia, ĉar mi laboras en porinfana redakcio kaj daŭre havas kontaktojn kun neplenaĝuloj. Sed ĉu mi estas tro naiva kredante, ke krom ĵurnalistoj kaj gejoj ankaŭ INFANOJ havas homajn rajtojn???

Aldone mi nepre klarigu:

Mi neniel volas malrespekti la rajtojn de samseksamantoj. Se la leĝo insistus, ke oni nur negative parolu pri samseksa amo, mi certe protestus. Mi neniel akceptus, ke negativa informado ĝenu samseksamajn junulojn kaj igu ilin honti kaj kaŝi siajn inklinojn.

Fakte en la leĝo eksplicite temas pri ne pri informado, sed pri “agitado” por samseksa amo - kaj tion mi nepre konsideras malaprobinda. Ne plaĉas al mi, se infanoj demandas en la forumo de nia programo ĉu ili estas malmodernaj, konservativaj, eĉ nenormalaj, se ili neniam havis intiman rilaton kun persono de la sama sekso! Ne plaĉas al mi, se kelkfoje tage de la televida ekrano iu laŭte kriaĉas pri la supereco de gejoj aŭ pri tio, ke ĉiuj estas samseksamaj, sed kaŝas tion. Min (maturan plenaĝulon) tion eventuale iomete ĝenas, sed la efiko al juna psiko povas esti fatala.

Do mi nepre deziris havi pli da certeco pri kio fakte temas en la leĝo. Ne sufiĉas al mi, ke Kalle Kniivilä (okulfrape partie) prezentas iujn punktojn el la leĝo, estante mem nek juristo, nek denaska parolanto de la litova.

Mi klare esprimis mian opinion: tiun ĉi punkton oni prezentu al la kunveno nur se litova juristo (ekz. Povilas Jegorovas) pretas klarigi la tiklajn punktojn en la leĝo kaj proponi adekvatan vortigon de eventuala rezolucio. (Mia opinio estis neglektita en la estrara listo, do mi sentis min devigata ripeti ĝin tie ĉi.)

Do mi voĉdonas tutklare KONTRAŬ la propono de Kalle Kniivilä.

[HeKo 403 2-A, 14 sep 09]]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0578 s s