Esperanta Civito

Duona aprobo de la brazila parlamento

Laŭ oficiala komuniko de la gazetara servo de la brazila Parlamento, unu el la du branĉoj, nome la Senato, ĵus aprobis reformon de la leĝo pri la instruado en mezlernejoj, favoran al esperanto. Jen la teksto de la gazetara komuniko:

"Esperanto (artefarita lingvo kreita por faciligi la internacian komunikadon) povos esti "libervola kurikuluma komponanto" de la lernogrado en la meza instruado, laŭ la leĝopropono de la Senato (PLS) 27/08), aŭtorita de senatano Cristovan Buarque (Laburista Demokrata Partio), aprobita la 15an de septembro en definitiva decido fare de la Komisiono pri edukado, kulturo kaj sporto.

Laŭ la propono, kies raportanto estis senatano Mozarildo Cavalcanti (Brazila Laburista Partio), la oferto de la studobjekto estos deviga nur se ekzistos praviga peto. En sia favora voĉdeklaro, la raportanto rimarkigis ke la universaligo de la kono pri esperanto "povas reprezenti stimulon al la paco inter la nacioj".

Kontraŭ la propono voĉdonis senatanoj Gerson Camata (Partio de la Brazila Demokrata Movado) kaj Roberto Cavalcanti (Brazila Respublikana Partio). Laŭ Camada, temas pri "senutila propono", ĉar kiu lernas esperanton, tiu havos neniun kun kiu praktiki la novan lingvon."

Kiel oni vidas, mankis sinesprimo de reprezentanto de la partio de prezidento Lula da Silva (Partio de la Laboro), kiu nuntempe estas nur meze granda partio.

La formulo "definitiva decido" signifas ke sufiĉas pritrakti la leĝoproponon en la koncerna komisiono, sen aliro al la pleno. Nun la aprobita reformeto estas ekzamenota de la alia branĉo de la Parlamento. Teorie eblas, ke entute ĝi ne atingos la enskribigon en la tagordo kaj tiel ĝi forfalus kun la baldaŭa ĉeso de la parlamenta mandato.

[HeKo 403 7-A, 19 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0548 s s