Esperanta Civito

Ne internacia, sed budapesta ekzameno

La pasintan junion s-ino Zsófia Kóródy dissendis la suban raporton pri la tiel nomata "nova UEA-ekzameno". La raporto konfirmas tion, kion HeKo jam klarigis: temas pri nenio alia ol la ĝisnunaj lingvotestoj ĉe la budapeŝta instituto kie ĉiujare diplomiĝas kelkmilo da hungaroj (ofte policistoj kaj poŝtistoj). Ekzistas nenia oficiala agnosko de eŭropa instanco: la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio (kaj aliaj) mensogas aŭ blufas. Universala Esperanto-Asocio fakte funkcias kiel eksterlanda giĉeto de hungara neesperantista instituto, al kiu iras la diplomkotizoj. Cetere, nur tri el la ses niveloj estas proponataj de UEA, kunlabore kun ITK.

La raporto de s-ino Kóródy ignoras, ke Kultura Centro Esperantista kunlaboras kun ALTE jam tri jarojn pli frue ol UEA. Sed tio estas nur detalo, same kiel detalo estas la profesieco de s-ino Kóródy, pri kiu ni ne dubas; kvankam pri la enhavo de la lingvotestoj KCE sekvas alian linion, pli konforman al la interesoj de la esperanta popolo, ne al tiuj de neesperantista institucio.

La redakcio dankas senataninon Anna Bartek, kiu plusendis la raporton.

* * *

Jen mallonga historio, novaĵoj pri la novaj UEA-ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. Por pli bone kompreni la evoluon de la nova ekzamena sistemo en Esperanto, oni devas reiri kelkajn jarojn en la historio kaj provi pensi per ekstermovadaj pensmanieroj.

La priskriboj por la lingvo-ekzamenoj de la niveloj de A1 ĝis C2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) estis fiksitaj de la Konsilio de Eŭropo. La baza libro en la angla "Common European Framework of Reference for Languages: Learning, Teaching, Assessment" aperis en 2001.

La internacia Esperanto-movado ne reagis.

Intertempe en Hungario Esperanto-instruado kaj ekzamenado furoris en la lastaj jaroj kaj Esperanto (post la angla kaj germana) daŭre estas en la tria loko rilate al la nombro de ekzamenitoj. Dekmiloj!!!! da ekzamenitoj provis kaj akiris la novan lingvo-atestilon por profesiaj celoj (laborejaj postuloj, kreditpoentoj por universitataj studoj, liberiĝo de abiturienta lingva ekzameno ktp).

ITK (ŝtata ekzamencentro en Hungario) jam de jardekoj estas ofertanta Esperanto-ekzamenojn en baza, meza kaj supera niveloj (mi mem estis kaj daŭre estas kvalifikita ekzamenanto de ITK por Esperanto). Ekde septembro 2006 ili adaptis sian 3-gradan Esperanto-ekzamensistemon al la novaj normoj de KER, akiris akreditigon por ĝi de la hungara ŝtato kaj ankaŭ submetis ĝin al kvalita kontrolo (2008) far Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), la internacia organizaĵo kompetenta pri pritaksado de ekzamensistemoj laŭ KER.

Tio estas en tiu kadro la maksimumo, kion oni povas atingi por la agnosko kaj prestiĝo por nia internacia lingvo. La ekzamensistemo (laŭ tradicio ankaŭ el aliaj fremdaj lingvoj) estas t.n. du-lingva versio (Origo-ekzameno de ITK). Tio signifas, ke enhavas kelkajn taskojn, ekz. tradukadon inter la cellingvo kaj la nacia lingvo. Pro tio ĝi ne taŭgas por internacia uzo.

La celo kaj plej facile irebla vojo, la plej racia kaj ŝparema solvo por iu internacia ekzamensistemo laŭ KER estis la adaptado de tiu jam longe funkcianta dulingva sistemo al unulingva versio.

Kelkaj gravaj paŝoj:
- aperigo de la unua E-lingva broŝuro pri KER (prizorgis ĝin Katalin Kovats kaj UEA), januaro 2007
- traduko de la tuta Framework-libro al Esperanto: Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado (kun permeso de la Konsilio de Eŭropo, Dialang kaj ALTE. La laboron organizis Katalin Kovats/edukado.net, finance subtenis Esperantic Studies Foundation (ESF), tradukis Roel Haveman, eldonis ĝin UEA, decembro 2007)
- interkonsento kun ITK pri kunlaboro kaj pretigo, akreditigo, funkciigo de unulingva ekzamensistemo en niveloj B1 (baza), B2 (meza) kaj C1 (supera), marto 2008
- ITK komencas trejni, kvalifiki siajn 2-lingvajn ekzamenantojn al la unulingva sistemo
- pretigo de novtipaj testoj, provtesado, analizoj (centoj!!!!! da provtestantoj estis bezonataj). Spertaj kaj kvalifikitaj ekzamenantoj, testverkistoj de ITK, ekz. Márta Kovács. Salomonné Palma Csiszár kaj Zsófia Kóródy kun faka gvido de ITK-respondeculo dr. László Szabó kaj granda movada helpo de Katalin Kováts/edukado.net finpretigis la akreditigendan materialon en 3 niveloj, dum 2008
- UEA subskribis la kunlabor-kontrakton kun ITK anstataŭ ILEI, kiu rifuzis doni komision al Zsófia Kóródy, tiama vicprezidanto kaj respondeculo por ekzamen-aferoj, junio 2008
- trejnado de internacia ekzamenantaro laŭ la akreditig-postuloj de ITK kaj ALTE: atestilo pri altnivelaj E-lingvaj kapabloj, universitata diplomo pri Esperanto-studoj resp. instruado de fremdaj lingvoj, plurjara lingvoinstruista kaj ekzamenada sperto, onta jara pluklerigado, julio kaj decembro 2008
- apero de la libro:" Esperanto de nivelo al nivelo" (ITK, 2008), fakte jarkomence 2009 kun priskribo de la taskoj kaj modeltestoj en B1, B2 kaj C1 niveloj. Aŭtoroj: Zsofia Kóródy, Márta Kovács, Salamonné Palma Csiszár, dr. László Szabó.
- internacia lanĉo de la novaj KER-ekzamenoj, akiro de ŝtata agnosko ankaŭ por la unulingva versio en Hungario, ekde 2009.

Kotizoj: la samaj, kiuj por la du-lingva versio en Hungario (pageblaj, pagitaj jam de dekmiloj da hungaroj), similaj, eĉ iom malpli kostaj ol aliaj prestiĝaj internaciaj ekzamenoj en aliaj fremdaj lingvoj, internacie subvenciataj laŭ la MA kotizoj de UEA (por ioma komparo: Cambridge First Certificate /B2 nivelo/ kostas 150 eŭrojn).

IEK [internacia ekzamena komisiono de ILEI, estrata de s-ino Mireille Grosjean] nek elektas siajn ekzamenantojn (IRE) laŭ la akreditigaj postuloj nek havas trejnsistemon, pluklerigadon por ili.

Rekompencoj: nek la ellaborintoj de la tute novaj KER-ekzamenoj, nek la fakaj gvidantoj, nek la organizantoj de testsesioj, provtestistoj, korektantoj de centoj de provtestoj, administradon, statistikojn, korektadon farintaj, farantaj gekolegoj, plibonigantoj de la sisemo, ktp, ktp, ĝis nun ricevis iun ajn financan rekompencon por la pli ol dujara laboro, do ĉio laŭ volontula bazo, donaco por la Esperanto-movado!!!! Malgranda teamo investis sian tempon, energion kaj centojn da laborhoroj.... (*)

La nova KER-ekzamensistemo estas je dispono por ĉiuj. Sur la hejmpaĝo de ITK (http://itk.hu) aperis elektebla verda steleto, kiu gvidas al la internaj paĝoj, kie eblas legi la postularon, detalojn pri ĉiuj tri niveloj.

Ekzamendatoj (ekz. dum UK, IJK, Arkones), informoj pri kotizoj, aliĝilo al la novaj UEA-ekzamenoj: http:/edukado.net/pagina/novaj+UEA+ekzamenoj/

Ni esperas, ke multaj eluzas la bonan ŝancon jam ĉi-jare akiri atestilon en la niveloj B1, B2 aŭ C1.
Sukcesojn !
Kun multaj salutoj

Zsófia Kóródy

(*) Tamen almenaŭ la tradukinto, s-ro Roel Haveman, publike deklaris ke li ricevis normalan honorarion por sia laboro (el la ESF-subvencio). [NdlR] 

[HeKo 404 5-B, 25 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0708 s s 
  Total: 0.0849 s s