Esperanta Civito

PEN Internacia: rezigno de Maalouf

Amin Maalouf rezignis pri sia kandidateco al la ofico de internacia prezidanto de PEN-klubo. La franclingva mediteranea verkisto estis proponita de la Franca kaj de la Norvega centroj, kutime diverĝaj inter si. Tio kauzis dividon en la majoritato de la verkistara UN, kie regas la subtenantoj de Amnestio Internacia, kaj fortigon de la minoritato, kiu vidas en la neoficiala literatura agentejo de Unesko precipe klubon.

Plia elemento de divido en la majoritato estis la konfrontiĝo de du kandidatoj el la sama grupo: John Ralston Saul el Kanado kaj Margaret Busby, subtenata de la verkistina komisiono. Danke al tio Amin Maalouf riskis sukcesi je la dua baloto, se li ne ricevus la absolutan plimulton en la unua. Tial ekestis la ideo balotigi la ne ĉeestantajn centrojn perkoresponde ankaŭ en la dua fojo, kiam restus nur du kandidatoj.

Laŭ atentigo de la Esperanto-Centro, prezidata de sen. Perla Martinelli, la internacia estraro agnoskis ke tiu proceduro ne respektus la statuton: nur por la unua baloto eblas voĉdoni perkoresponde, poste voĉdonus nur la fizike ĉeestantaj delegitoj. La retiriĝo de Amin Maalouf, kaŭzita de misfarto, favoras precipe la kanadan kandidaton.

Ĉe la granda publiko Maalouf estas fama, pli ol pro siaj verkoj, pro la raporto pri la lingva politiko de Eŭropa Unio. Tie li lanĉis la koncepton de adopta lingvo, kiu renkontis ŝaton ankaŭ inter raŭmisme orientitaj esperantistoj.

[HeKo 406 6-B, 14 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0591 s s