Esperanta Civito

EDE survoje al memkloneco

Dum la ne brila rezulto de la lastaj elektoj por la EU-Parlamento ne senkuraĝigas hungarajn esperantistojn, kiuj estas fondantaj sian landan branĉon de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, en Germanio aperis kurioza fenomeno.

En Germanio EDE terure fiaskis: nur 0,04% de la voĉoj, kiam ĝi celis atingi almenaŭ 0,50 -- ne por elekti propran deputiton al Strasburgo (tiom ne sufiĉus), sed por ricevi ŝtatan subvencion... Nun ŝajnas ke pluraj germanaj EDE-anoj klarigas tiun fiaskon per la fakto, ke EDE estas... nur eŭropa, ne sufiĉe tutmondeca! Ulrich Mathias publike deklaris:

"De neesperantistoj mi foje aŭdis la opinion, ke la programo de EDE ne vere tuŝas la homojn. Kaj efektive min persone interesas en EDE preskaŭ nur la fakto, ke ĝi estas por Esperanto. Pri plia reformo (demokratiigo) de Eŭropo EDE havas (almenaŭ en Germanio) relative malprecizan imagon, ekzemple ni ne sukcesis interkonsenti pri tio, ĉu postuli referendumojn pri la Traktato de Lisbono aŭ ne. Kaj tiu partio, kiu pli kompetentas pri struktura renovigo de EU ol EDE (la Newropeans) ricevis en tri landoj (DE, FR, NL) sume eĉ malpli da voĉoj ol EDE en du landoj."

"Ĉe eŭropaj balotoj do ne aparte utilas havi eŭropan partion. Miaopinie la temo "demokratiigo de EU" ne tre tuŝas la homojn, ĉar EU jam estas relative demokratia. Mi persone ĝojas pri la Eŭropa Unuiĝo, deziras akcepton de la Traktato de Lisbono kaj (same kiel multaj aliaj germanaj esperantistoj) ne emas postuli referendumojn, ĉar tiuj bremsus la eŭropan unuiĝon. La temo UNU MONDO tuŝas min (kaj ankaŭ mian ĉindevenan edzinon Nan) multe pli. Ni ne tiel bezonas pli da egalrajta kunlaboro inter germanoj kaj francoj, sed ja inter eŭropanoj kaj afrikanoj aŭ azianoj. Pluevoluigi kaj demokratiigi la mondon nun multe pli gravas ol demokratiigi EU."

Konkludo: el la sino de EDE estas naskiĝanta nova (mondfederisma? mondcivitisma?) partieto: ĝia statuto enhavas nur dek artikolojn, kaj eĉ la estraranoj, el diversaj kontinentoj, estas jam trovitaj -- mankas tamen Oceanio kaj Antarkto. La fondo okazos ĉi-semajnfine en Strasburgo, koincide kun kunveno de EDE-gvidantoj...

Komentarias Bert Schumann, aktivulo de EDE, germano vivanta en Francio: "Tio memorigas min pri la Ido-skismo. En iu internacia kunveno oni proponis Esperanton kaj esperis iun internacian decidon. Sed tiam aperis iu el inter la esperantistoj kaj prezentis novan lingvon, Idon. Tre simile okazus Unu-Mondo-Fondo dum EDE-konferenco. Nur ne klaras nun, kiu el ambaŭ perdos aŭ gajnos."

[HeKo 406 7-A, 15 okt 09]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0379 s s 
  Total: 0.0506 s s