Esperanta Civito

Gratulon al Pierre Babin

Okaze de sia ĵusa 90-jariĝo prof. Pierre Babin, unu el la plej popularaj esperantistoj en Francio, ricevis gratulan leteron de sia samlandanino sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de Feminisma Esperanta Movado. Ankaŭ la redakcio de "Heroldo de Esperanto" intervjuis lin.

La populareco de Pierre Babin (kaj de lia esperantista familio, unuavice lia edzino Luce) estas ligita al lia longa aktiveco por Kastelo Grésillon. Tie li transprenis la gvidan rolon en la 1970aj, post la forpaso de la iniciatinto, Henri Micard. La estreco de familio Babin ĉesis fine de la pasinta jarcento, koincide kun la unua grava krizo de Grésillon, kaŭzita de la inspektora komisiono kiu postulis urĝan kaj multekostan konformigon de la kastelo al strikta normaro de sekureco.

Dum la postaj jaroj la kastelo iom post iom transformiĝis de rimedo al celo: rondo da bonvoluloj (plejparte el la regiono) dediĉis tempon kaj energion por la postulata konformigo, kaj ankaŭ ĝenerala plibonigo. La kultura aktiveco pli kaj pli limiĝis je la someraj staĝoj, malpli kaj malpli vizitataj. Tiu malfavora konjunkturo stimulis internan konfliktemon, kiu kondukis al tre malfacila situacio. Interalie, la kooperativo posedanta la kastelon kaj la bienon ne respektis drastan limdaton por enskribiĝi en la komerca registro, kaj nun estas dubo ĉu entute ĝi ankoraŭ jure ekzistas.

En la intervjuo kun "Heroldo de Esperanto" Pierre Babin ne kaŝis sian amarecon pro la sorto de la Kastelo, kvankam iom da optimismo ankoraŭ restas, pro lastatempa propono kiu povus savi ĝin.

[HeKo 407 4-B, 20 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0568 s s