Esperanta Civito

Grava didaktika iniciato en Kongolando

Civitano Jean Bosco Malanda el Kinŝaso estas unu el la du kongolandanoj kiuj (post selekto) partoprenis en la dua Afrika Esperantologia Semajno, organizita de SIPU kaj KCE en Burundio 2-8 januaro 2009, danke al la subvencio de sponsoroj trovita por ili en la Esperanta Civito.

Ekde la 7a de novembro c-ano Malanda instruos esperanton al pedagogoj de la lernejo "Anna Paolizzi" en la ĉefurbo de Kongolando. Per sia nomo la instituto honoras la memoron de la forpasinta edzino de itala mecenato, kiu financis la tutan projekton. La projekto realiĝis danke al la perado de pastro Duilio Magnani el Rimino. La lernejon estras salezanoj.

Laŭ la kontrakto, en la lernejo "Anna Paolizzi" esperanto estu studobjekto: c-ano Malanda (kies frato Emile, ankaŭ konata aktivulo, nuntempe loĝas en Sud-Afriko) strategie elektis instrui unuavice al la geinstruistoj, por ke siavice ili transdonu la lingvon al la infanoj. Temas pri la unua serioza sperto en Kongolando pri la instruado de esperanto en lernejo.

(fonto: Blanka grupo)

[HeKo 407 7-B, 21 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2111 s s 
  Total: 0.2254 s s