Esperanta Civito

La tria emblemo de la Ruĝa Kruco


Ĵaŭdon la 22an de junio aplikis la aprobon de la tria simbolo (la Ruĝa Kristalo) la gvidantoj de la Internacia Ruĝa Kruco, kiuj samtempe akceptis la aliĝojn de du novaj membroj kiel partneraj socioj, Israelo kaj Palestino.

Apud la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Duonluno ekde nun -- sur blanka fono ruĝa rombo estos simbolo la Ruĝa Kristalo, la tria simbolo de la Internacia Ruĝa Kruco.

La israela partnera socio Magen David Adom (MDA, ruĝa davidstelo) jam ekde la 1930aj jaroj volis esti membro de la Internacia Ruĝa Kruco, sed la juda ŝtato rifuzis same la ruĝan krucon de la kristanaj landoj kiel la ruĝan duonlunon de la islama mondo.

La nova simbolo, la Ruĝa Kristalo, estas neŭtrala rilate kaj al ĉiu kristana konfesio kaj al etnaj kulturaj konsideroj.

La supran tradukis, el la hungara gazetaro, sen. Anna Lászay.

La Senato de la Esperanta Civito baldaŭ aprobos leĝon (proponitan de la gesen. Conde-Rey, Martinelli kaj Nilsson, el la Verda grupo) kies unusola artikolo tekstas: "Kiam la Esperanta Civito mem iniciatas kaj organizas aranĝon de unua helpo, sanitara servo aŭ simile, kiu laŭ la normoj de la Ruĝa Kruco Internacia kaj la koncerna(j) ŝtato(j) rajtas labori sub iu el la emblemoj de Ruĝa Kruco Internacia, la Esperanta Civito elektas la emblemon Ruĝa Kristalo."

Por la leĝo anoncis favoran voĉon la ruĝa grupestro, sen. Dieter Rooke, kaj negativan la blankaj gesen. Vinko Oŝlak kaj Nelly Holevitch. Sen. Anna Lászay, ankaŭ blankano, anoncis favoran voĉon.

[HeKo 304 4-C, 27 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0592 s s