Esperanta Civito

Lingvotestaj sesioj en kvar landoj

La dua lingvotesta sesio en Hispanio laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco okazos en Andaluzio 15 novembro 2009, fine de la Andaluza Esperantologia Semajnfino. La ekzamenoj koncernos la nivelojn A2, B1, B2 kaj C1; ekzamenontoj: gec-anoj d-ino Perla Martinelli kaj d-ro Giorgio Silfer. Kandidatoj bonvolu anonci sin ĉe sen. Julio Herrero en Malago.

La unua lingvotesta sesio en Burundio estas rajtigota de Kultura Centro Esperantista en Buĵumburo ĉe Afrika Esperanto-Instituto, fine de novembro 2009. La ekzamenoj koncernos la gradojn A kaj B; ekzamenontoj: gec-anoj Mushosi Birindwa kaj Chamberline Nguefack. Kandidatoj bonvolu anonci sin ĉe c-ano Birindwa en Buĵumburo.

La tria lingvotesta sesio en Togolando estas rajtigita de Kultura Centro Esperantista al TIETo, ĉe Institut Zamenhof en Lomeo, meze de decembro 2009. La ekzamenoj koncernos la gradojn A kaj B; ekzamenontoj: c-anoj Koffi Doumegnon kaj Koffi Gbeglo. Kandidatoj bonvolu anonci sin ĉe c-ano Koffi Gbeglo en Lomeo.

Lingvotesta sesio por la C-grado okazos ĉe la Esperanto-Domo de KCE en Svislando, 31 januaro 2010. Ekzamenontoj: c-anoj Francisko Degoul kaj Giorgio Silfer. Kandidatoj bonvolu anonci sin ĉe KCE en Ĉaŭdefono.

La Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito inkluzivas laŭgrade konojn ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri la esperanto-kulturo. Kiu deziras organizi lingvotestan sesion laŭ LTSEC, tiu povas peti informojn ĉe KCE, ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 408 2-B, 24 okt 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0566 s s