Esperanta Civito

Esperantio kaj Esperantujo

"Esperantio pensigas min pri la Esperanta Civito, kiu estas alio ol Esperantujo. Kaj sendepende de la Civito, mi perceptas Esperantion kiel konkretan regnon, kaj Esperantujon kiel ion spiritan, kiel iun Ĉielan Regnon (kiun ne regas iu ajn Cezaro). Simile la Patrujo ne nepre koincidas kun iuj ajn administraj limoj" asertas ruslingva akademiano.

"Se ni ĝeneraligas tion, ni povas respondi ke: a) -IO signifas ŝtaton (kun radiko signifanta ion ajn, inkluzive genton); b) -UJO landon, regionon, en kiu loĝas la respektivaj gentoj. Uzbekio estas la suverena ŝtato, Uzbekujo inkludas krome ankaŭ la uzbekan aŭtonoman regionon de Ĉinio" eĥas germanlingva redaktoro, kiu konkludas:

"Tiu interpreto donus fine sencon al la ĝisnuna sinonimeco inter -UJ- kaj -I-. Antaŭ tridek jaroj, Germanujo estis la Federacia Respubliko Germanio kaj la Germana Demokratia Respubliko ("Germanio" estis tiam dusenca), kaj Germanujo ampleksis almenaŭ tiujn landojn, se ne krome Aŭstrion, Svislandon ktp (Germanlingvujon)."

Efektive la distingo estas sagaca. Sed indas rememori ke, historie, la paro UJO/IO trairis diversajn sinkronajn momentojn.

En la 1930aj "Esperantio" estis ofte uzata en la laborista movado, kie la sento de Esperantia identeco estis pli forta ol ĉe la burĝoj, kompromisemaj kun la propraj enlandaj naciismoj. Kurioze, la SAT-vortaro (PV, poste PIV) ne registris tiun uzon. Se jam temas pri PIV, ni rimarku la diferencon en la difino pri Esperantujo: ĉe PIV1 (Waringhien) ĝi estas "la ideala lando de la esperantistoj, parte kaj provizore ekzistanta nur en iliaj kongresoj"; ĉe PIV2 (Duc Goninaz) ĝi estas "la tuto de la lokoj kaj institucioj, en kiuj esperanto estas uzata". La kongrese prioritata idealismo en la unua difino kontrastas kun la prioritate lingvuza konkreteco en la dua.

En pli proksimaj jaroj povas influi la decido de la Akademio de Esperanto, favora al -IO, kaj komplemente la fanatikeco de la UJ-anoj.

En la Esperanta Civito oni ne faras drastan distingon inter Esperantio kaj Esperantujo, sed jes inter Esperantiano, esperantisto, esperantano: la unua estas sinonimo de Esperanta civitano, la dua referencas al la difino en la Bulonja Deklaracio (do inkluzivas ankaŭ Esperantianojn), la tria indikas nur la simpatiantojn, la aprobantojn de la lingvo. Sed se Esperant-i-ano egalas al Esperant-civit-ano, oni povus dedukti ke la sufikso -I- resumas en si la vorton "civito". La lingva sento de la rusa akademiano montriĝus ege trafa. Analoge, Esperantujo signifus Esperantistujon: signifo kongrua kun ambaŭ difinoj en PIV. La sekva ŝtupo estas: Esperant(ist)ujo inkluzivas la Esperantianojn.

Ĝis nun Esperantio ne fariĝis aparta ŝiboleto por la Esperantaj civitanoj: ili estas pli prudentaj ol multaj misopinias. Sed se de ekstere oni atribuos ĝin al la Civito, la raŭmistoj ne rifuzos tiun donacon.

[HeKo 408 4-A, 27 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0527 s s