Esperanta Civito

La Kvinpetalo en dilema situacio

Post Suzanne Bourot ankaŭ Serge Sire eksiĝis de Societo Yvonne Martinot, posedanta la (iam multe pli) internacian staĝejon "La Kvinpetalo" en Francio. La eksiĝo estis anoncita dum la hieraŭa eksterordinara Asembleo de SYM, kiu interalie akceptis aĉeti de li (je duona prezo) la nemoveblaĵon venditan de Bourot al Sire antaŭ tri jaroj.

Per tio (kun amareco kaj akraj vortoj de Sire pri Bourot) finiĝas la intereso de la konata komiksisto pri "La Kvinpetalo". Efektive la nemoveblaĵo en diskuto/disputo estis objekto de decido de SYM jam antaŭ dek kvin jaroj: tiama Asembleo orientiĝis al la aĉeto, se f-ino Bourot iam bonvolus vendi ĝin. Pli ol jardekon poste ŝi ignoris tiun decidon kaj vendis tiujn lokalojn al Serge Sire. Nemezo punis ĉiujn.

Per tiu ĵusa aĉeto (per alprunto de la prezidanto, Brian Moon, kiu pli frue jam donacis dudek mil eŭrojn por alia dometo) "La Kvinpetalo" atingis sian maksimuman ekspansion: nun la tuta korto apartenas al SYM, escepte de la Vinka Domo, la loĝejo de Suzanne Bourot. Tiu atingo tamen falas en dileman momenton: la Asembleo devis decidi ĉu gardi la staĝejon en Bureso aŭ translokigi ĝin al alia regiono. Sesdek procentoj de la Asembleo voĉdonis por resti, sed la minoritato (gvidata de ges-roj Markov) estas forta.

Nuntempe neniu prizorganto loĝas en Bureso, kaj la domoj kadukiĝas iom post iom. "La Kvinpetalo" fakte transformiĝis al eta Greziljono, kun similaj problemoj: bonŝance la diverĝoj en la komitato ne atingis ankoraŭ la insultan nivelon de Greziljono. Sed kiu(j) kulpas pro la regreso de la staĝejo, iam prospera sub la aŭspicio de LF-koop (1985-1998)?

[HeKo 408 8-A, 1 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0240 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0671 s s