Esperanta Civito

Post EDE jen Unu-Mondo

Ne en la kuirejo, sed en la vivoĉambro de la loĝejo de ges-roj Matthias en Wiesbaden (Germanio) hodiaŭ estis fondita la nova partieto Unu-Mondo, al kiu aliĝis ankaŭ kelkaj personoj kiuj havas la esperantan civitanecon: du el ili eĉ eniris la estraron.

La nova subjekto originas el Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kaj ne estas favore vidata de ĉiuj EDE-gvidantoj, precipe en Francio. La prezidanto de la partieto nomiĝas Molière Ngangu (angolano vivanta en Pollando); vicprezidantoj estas Hokan Lundberg (Svedio) kaj c-ano Emile Malanda (kongolandano en Sud-Afriko); sekretario Ulrich Matthias (Germanio); estrarano pri Afriko c-ano Jean Bosco Malanda kaj estrarano pri Azio s-ino Nan Matthias-Wang.

Laŭ la statuto, la celoj de Unu-Mondo estas "konservi kaj progresigi la mondon favore al longtempa bonfarto de la tuta homaro. Ĝi estas partio por tutmonda demokratio, homaj rajtoj, paco, justa monda ekonomio, pli justa kaj efika kompreniĝo inter la popoloj per la uzo de Esperanto, mediprotektado kaj daŭripova evoluo."

UM (kiu, male al EDE, senhezite difinas sin partio) "forte subtenas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj la Universalan Deklaracion pri [la] Lingvaj Rajtoj", sed precipe karakterizas sin per la uzo de esperanto: "La lingvo Esperanto helpu pli­bonigi kompreniĝon kaj kunlaboron; ĝi servu al lingva egalrajteco kaj faciligu al homoj senti sin mondcivitanoj. Esperanto helpu ankaŭ realigi mondan demokration. Longtempa celo de UM estas Monda Federacio konsistanta el egalrajtaj membroŝtatoj. Demokratie elektita Monda Parlamento ellaboru kelkajn bazajn leĝojn (ekzemple pri paco, ekologio kaj homaj rajtoj), kiujn la membroŝtatoj devige obeu, respondecante pri tio antaŭ Monda Tribunalo."

[HeKo 408 9-A, 2 nov 09] 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0678 s s 
  Total: 0.0817 s s