Esperanta Civito

TIETo pri malvera koincido

En 1980 Hans Bakker komencis sian laboron pri la agado de UEA en Afriko. Kun la paso de la tempo, tiu klopodaro kreskis ĝis fariĝi Afrika Agado. Kiam iuj legis pri Afrika Agado kaj Agado de UEA en Afriko, ili diras, ke ambaŭ estas nur un afero. Laŭ ili, kiu parolas pri Afrika Agado, tiu samptempe parolas pri Agado de UEA en Afriko kaj inverse. Ĉu estas tiel ?

La 7an de novembro 2009 okazis komitatkunsido de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE). Unu punkto de la tagordo estis: "La loko de UTE en Esperantujo". Pritraktante tiun ĉi punkton la komitatanoj difinis sian landan asocion UTE: ĝi estas la aro de ĉiuj esperantistoj vivantaj en Togolando kaj aliĝintaj al ĝi. En ĝi povas manifestiĝi ĉiuj tendencoj de la E-movado kaj ankaŭ formiĝi diversaj frakcioj kiuj praktikas Esperanton...". Jes, tio ĉi estas vera Afrika Agado en Togolando. Tiel en UTE oni trovas UEA-membrojn, Esperantajn Civitanojn, SAT-anojn, MAS-anojn, esperantistojn membrojn de neniu E-tendenco. La agado de UEA en Afriko koncernas nur UEA-membrojn, anojn de UTE, sed la Afrika Agado koncernas la tutan UTE. Tia estas ankaŭ la situacio de la movado en la tuta Afriko. 

ACE (Afrika Centro Esperantista) havas la adresojn de ĉiuj esperantistoj en Afriko kaj kies adresojn ĝi konas. Tiel formiĝas ARE (Afrika Reto Esperantista). Kio UTE estas por la esperantistoj vivantaj en Togolando, tio ankaŭ ARE estas por la esperantistoj vivantaj en la tuta Afriko. Ĉiuj tendencoj de la E-movado troviĝas ankau en ARE kiun kovras la klopodoj de Afrika Agado. Dume nur parton de ARE kovras la agado de UEA en Afriko.

De la 26a de ĝis la 28a de decembro 2009 okazos la 17a TEK (Togolanda E-kongreso). Tiam ne nur membroj de UEA en Togolando partoprenos la kongreson, sed ankau SAT-anoj, MAS-anoj kaj Esperantaj Civitanoj. La komitatkunsido traktos pri la kunlaboro inter diversaj frakcioj por la antaŭenigo de la movado en la lando.
Certe Togolandaj esperantistoj rilatos ne nur kun UEA, sed ankaŭ kun la Esperanta Civito, SAT, MAS kaj Esperantistoj membroj de neniu E-tendenco. La membroj de ĉiuj diversaj organizaĵoj bonvolu akcepti la kunlaboron de tiuj togolandaj Esperantistoj.

[HeKo 409 5-B, 10 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1266 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.1679 s s