Esperanta Civito

Senatokonsulto finita (pri donacoj)

La senatokonsulto pri reprezentaj donacoj daŭris preskaŭ tri semajnojn, evoluante de la enhavo de la leĝopropono Gonĉarov-Martinelli (Verda grupo) al pli ĝenerala diskuto pri donacoj en la Esperanta Civito.

Eble sur la bazo de ia risko pro ne sufiĉa difino pri la koncernataj subjektoj, sen. Ljubomir Trifonĉovski anoncis tri amendojn, diskutotajn dum la venonta parlamenta sesio. Al tiuj amendoj aliĝis sen. Nelly Holevitch, tiel ke la senatokonsulto spertis nekutiman konverĝon de senatano el la majoritato kaj senatanino el la minoritato. Pli frue, ambaŭ opoziciaj grupoj (Blanka kaj Ruĝa) esprimis sin favore.

En la senatokonsulto partoprenis preskaŭ ĉiuj membroj de la Senato: silentis nur Agneta Emanuelsson, Giulia Gagliardi, Elena Grisafi, Jarl Hammarberg, Benoit Philippe -- el la Verda grupo.

La leĝopropono (kun la tri proponitaj amendoj) estos submetata venontjare al la aprobo de la Senato.

[HeKo 409 8-C, 17 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0612 s s