Esperanta Civito

Ekis la apliko de la Lisbona Traktato

La politika integriĝo de Eŭropo faris paŝeton antaŭen, per la unua apliko de la Traktato de Lisbono: la ĵusa elekto de la unua prezidanto kaj la unua "ministro pri eksteraj aferoj" en la historio de Eŭropa Unio.

La eŭropa gazetaro raportas negative pri tiu elekto: ĝenerale oni kritikas la nekonatecon de s-ro Van Rompuy kaj s-ino Ashton, interpretante tion kiel simptomon de malalta profilo, kiel mankon de aŭdaco, kiel subiĝon al la registaroj de la naciŝtatoj.

Ni ne trovas ke la (relativa) nekonateco estas malvirto: antaŭ ol fariĝi konata, ĉiu estas pli-malpli nekonata. Kaj sincera eŭropisto estus pli embarasita, se estus elektita homo kiel Tony Blair, kiu tiom da malbono faris al EU. La superrego de la membroŝtatoj simptomas ne en la malalta profilo, sed en la proceduro kiu kondukis al la elektoj, multe pli similaj al interkonsentitaj nomumoj, sen oficialaj kandidatoj sed kun priflustritaj nomoj; kvazaŭ ne temus pri politike, sed burokrate reprezenta posteno. Ĉi tie aperas la demando pri malalta profilo: la nomumitoj ne ŝajnas prestiĝe adekvataj ne per si mem, sed ĉar iliaj postenoj ne estas alte taksataj.

Pli subtila konsidero (renkontita nur kelkloke) estas la strategia signifo de la elekto pri Catherine Ashton. Ŝi estas garantio por NATO, pli ol por la naciŝtataj registaroj. Kun britino kiel Alta Reprezentanto pri Ekstera Politiko, malfacile EU malkongruos kun la decidoj de NATO, kie la plej influa estas la akso Londono-Vaŝingtono. Latin-Ameriko ŝajnas pli aŭdaca ol Eŭropo, por eluzi konjunkturon kie Usonon okupas gravaj internaj problemoj kaj aliaj geopolitikaj scenaroj. Aliflanke, laŭ geopolitiko, la eŭropa unuiĝo ne estas konstruebla sen Britio; kies rolo de kunprotagonisto en EU ŝajnas ne evitebla kurtaĝo tiucele, almenaŭ en la komenco.

Pozitive sur la pesilplato kuŝas la manko de seksa diskriminacio (oni ne elektis du virojn) kaj la lingvouzo de la du elektitoj: Ashton sin esprimas angle, kio estas tute legitima por anglino; dum la belga kolego privilegias la francan, kio vartas la multlingvan karakteron de EU.

Restas nur por bondeziri kaj atendi.

Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 410 3-C, 21 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0579 s s