Esperanta Civito

Kiel superi du iluziojn

Kvankam post kelkaj semajnoj kaj ne nur tagoj, tamen plenumiĝis la prognozo kiun ni faris la 9an de oktobro: pacifistoj hodiaŭ bedaŭras ke la Pac-Nobela premiito Barack Obama decidis sendi pliajn tridek mil militistojn al Afganio. Krom aritmetika eraro, sub la prezido de Barack Obama jam preskaŭ triobliĝas la nombro da usonaj soldatoj en la afgana milito; kaj tiu kresko komenciĝis antaŭ la asigno de la Pac-Nobelo.

Pacifistoj havas plian okazon por bedaŭri ĉi-semajne, kiam senvualiĝis la krizo de la UN-armeo en Kongolando. Dek ok mil blukaskuloj (pli ol la duono el la iama lando de Gandhi) ne kapablas protekti la civilulojn kaj cedas al sesmilo da ribeluloj de FDLR (Forces démocratiques de libération du Rwanda) en la Kivu-provincoj. Laŭ konfidenca raporto de UN, fine diskonigita, MONUC ne kapablas kontroli la situacion, eĉ se mil ducent FDLR-anoj dizertis lastatempe.

MONUC estas la plej grava pacogarda taĉmento de Unuiĝintaj Nacioj, ne nur en Afriko. Se ĝi fiaskas, fiaskas la reputacio mem de la internacia organizo teorie celanta la pacon en la tuta mondo. Kompreneble tiu reputacio neniam estis granda: la unuan baton, laŭ lucida analizo de Edmond Privat, ĝi ricevis jam en 1948, kiam UN ne kapablis devigi la palestinajn arabojn respekti la rezolucion pri la divido de Palestino en du ŝtatojn, plus Jerusalemo kun internacia statuso.

Ni spektas la velkon de du iluzioj, ambaŭ koncerne la rolon de "policistoj de l' mondo": unuflanke Usono, pli kaj pli sinkanta en afganan teron; aliflanke Unuiĝintaj Nacioj, pli kaj pli diskredititaj. Kiel superi tiujn iluziojn, estos grava tasko por la novaj generacioj.

Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 411 4-A, 3 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0585 s s