Esperanta Civito

La gracia minareto (zamenhofe)

Svislando okupis la unuan paĝon de ĉiuj ĵurnaloj pasintsemajne, pro la rezulto de referendumo, per kiu la svisa popolo aldonis la konstruon de novaj minaretoj al kelkaj malpermesoj preskribitaj de la konfederacia konstitucio. La partopreno en la baloto estis rekorde alta, kaj la atingita plimulto (57%) neta. La malpermeso koncernas nur la minaretojn, ne la moskeojn.

La eksterlandaj ĵurnaloj plej ofte esprimis bedaŭron pro ne adekvata respekto al la religia libereco kaj simile, sed ankaŭ ĉiam konstatis, pli-malpli laŭte, ke jes, finfine ankaŭ tio eblas: ke eŭropa popolo demokratie diru ne al Islamo.

Estas vere ke la referendumon iniciatis dekstra partio, kiu havis ĉiujn kontraŭ si: la ceteraj partioj, la parlamento, la registaro, la amasmediaj komunikiloj... Evidente ĝi ne povus gajni, se ne intervenus la maltrafe sondita ĝenerala opinio. La verdikto de la referendumo havas transpartian signifon.

La islamanoj, precipe la piaj enmigrintoj el islamaj landoj, devus demandi sin, kial ili estas tiel malsimpatiaj en Eŭropo, eĉ se nur la svisoj, danke al sia rekta demokratio, havis la kuraĝon manifesti sian antipation.

La respondo relative facilas: la eŭropaj socioj, spite al kelkaj esceptoj, estas ĝenerale sekularaj, kie la religioj ne spertas persekuton, simple ĉar neniu ŝtato identiĝas en ili. La eŭropaj socioj travivis, pli aŭ malpli frue, la konflikton inter laika kaj klerika mondperceptoj, kaj superis ĝin favore al la unua. Ĉe islamano, ne estas klara la distingo inter laiko kaj kleriko, same kiel ankoraŭ ne estas klara la distingo inter la tri povoj de la ŝtato, jam enkondukita en la XVIII jarcento fare de Montesquieu.

Laŭ tiu analizo, la verdikto de la svisa popolo ne estas dekstrema, sed laika, en la signifo 1 de PIV. Kaj se ĝi estus ekstreme laika, la sekva paŝo ne estus malpermeso konstrui moskeojn, sed kristanajn kampanilojn. Efektive sonoriloj ludantaj mistempe estas same ĝenaj kiel muezino alvokanta kvin fojojn tage.

Ni tamen esperas, ke la verdikto estas simple laika: ekzemple, islamanoj komprenu ke en sekulara socio oni ne rajtas je laborpaŭzoj laŭ la takto de sia religio. De longa tempo katolikoj lernis vivi en nekristana/sekulara socio, ekzemple la franca; islamanoj ankaŭ lernu vivi en neislama/sekulara.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 411 9-A, 6 nov 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0358 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0745 s s