Esperanta Civito

Grass en la junia numero de "Literatura Foiro"

"Verki en senpaca mondo", la prelego de Günter Grass prezentita dum la 72a Mondkongreso de PEN-Klubo Internacia en Berlino antaŭ unu monato, trovas dignan lokon en la junia numero 221 de Literatura Foiro, kie oni omaghas ankaŭ la dek-jariĝon de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (subskribita ankaŭ de la Esperanta PEN-Centro).

Du verkistaj atelieroj estas en la fokuso de la revuo. Ljubomir Trifonĉovski komentarias la decidon de Gabriel García Marques ne plu verki. Carmel Mallia rakontas pri sia unua esperanta romano "Ĉielarka estonto".

En la rubrikoj pri originala literaturo la legantoj ĝuos poemojn de Marie-France Conde Rey kaj Peter Browne. Radoslaw Nowakowski eseas pri la soleco.

Kaj brazila akcento en la numero. Du tradukitaj rakontoj: "Ombrejo" de Heloisa Seixas (tradukis Aloísio Sartorato) kaj "La donaco" de José Ribamar Leite de Azevedo (tradukis Pekim Tenorio Vaz). Sneĵinka Angelova prezentas la porinfanan libron kun bildoj "La adiaŭo de la armiloj" de Salvador Borges Filho, tradukita en esperanton de Neide Barros Rego. Floriano Pessoa daŭrigas la lingvan debaton pri semantiko (komencita en la aprila numero 220 per la artikoloj de Dimitar Haĝiev kaj László Radacsy). Pri hungara amatoro inter la planlingvistoj de la 19-a jarcento rakontas Marton Fejes.

Giorgio Silfer, Carlo Minnaja kaj Lu Wunsch-Rolshoven diskutas pri Esperantio post la falo de la Berlina muro, kvazaŭ recenze pri la libro "Historio de Esperanto", verkita de Aleksander Korĵenkov (eldonita de "Sezonoj" pasintan jaron). Ankoraŭ unu kulturpolitika teksto vokas atenton en la numero: Gbeglo Koffi komentarias la Deklaracion pri la esenco de la afrika esperantismo.

"Kiu faras la veron, venas al la lumo": per tiuj vortoj, el la Evangelio de Johano, Hubert Michael Schweizer reagas al artikolo de Armando Zecchin en la antaŭa LF 220, kadre de la debato pri la krucumitaj kune kun Jesuo ĉe Golgoto. Pri la savo de 50.000 bulgaraj hebreoj dum la dua mondmilito estas la artikolo de Angel Vekov.

Kino: "Da Vinci kodo" per elzeviro de Nicolas Vanof.

En 2006 estas la 37-jarkolekto de "Literatura Foiro". La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi estas organo de la Esperanta PEN-Centro.

Ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso . Perantoj en 38 landoj. Internacia abontarifo 47,- CHF / 30 EUR, aervoja suplemento 12,- CHF. Rabatoj por Esperantaj Civitanoj en Orienta Eŭropo kaj Latin-Ameriko. Provekzempleron petu de la administrejo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando), aŭ trra nia redakcio.

[HeKo 304 9-B, 30 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2192 s s 
  Total: 0.2340 s s