Esperanta Civito

Komentario pri la nov-veneciismo

La temaro esplorata de Manuel Ortega estas tre interesa. Certe la nov-veneciismo (ankoraŭ diskutota leksemo) konsistigas en tio nur parton, kaj eble ne la unuavice traktindan.

Tamen pli granda problemo ol la prioritatvica estas la komunika (ne specife de s-ro Ortega). La mikrosociologio movas siajn unuajn paŝojn rilate al la virtuala mondo, sed bedaŭrinde ĝi jam utiligas leksikon tiel propran, ke malfacile ĝi povas altiri profanojn. Ŝajnas kvazaŭ legi tekston de marksisma intelektulo kiu klarigas la strukturon de la socio per tute propra (arkaike marks-engelsa) terminologio.

Alia problemo, ne malpli granda, kiun en sia atentinda penado frontas s-ro Ortega (pli-malpli konscie), sidas en la negativa malkohereco de kelkaj esperantistoj, kiuj plej sekvas la evoluon de la aludita temaro: pretericie, personoj kiel s-roj Manuel Pancorbo kaj Pere Quintana.

Ilia negativa malkohereco manifestiĝas ĉefe en tio: dum unuflanke ili ŝajnas interesiĝi pri la novaj formoj de transnaciaj subjektoj, ĝis la modelo de “filé”, aliflanke atakante la Esperantan Civiton (cetere sen prezento de konkreta argumentado), ili kalumnias ĝuste la solajn esperantistojn (la raŭmistojn) kiuj praktikas la esperanto-komunumon kiel “demos”.

Se Pankorboj kaj Kvintanoj sincerus pri sia cibernetike-filozofia aliro, ili ne povus kalumniadi la unusolan skolon kiu vidas (kaj kreas) “demos” en la esperanto-mondo.

Se Pankorboj kaj Kvintanoj sinceras pri sia cibernetike-filozofia aliro, kial ili mokas la Esperantan Civiton pro la vorto Konsulo (devena el la indiĝena esperanto-kulturo), dum aliloke (en aliaj virtualaj lokoj) ili akceptas multe pli bizarajn esprimojn, ekzemple Dogo kaj Consejo de panadería [hispane, por doĝo kaj konsilio de panvendejo]?

Se Pankorboj kaj Kvintanoj havas sciencan sintenon, kial ili nur regurdas alies stereotipojn kaj antaŭjuĝojn, anstataŭ persone esplori la faktojn, kiel sagace kaj honeste faras s-ro Ortega?

Giorgio Silfer,
nuna konsulo de la Esperanta Civito (2007-2011)

[HeKo 413 6-C, 24 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0586 s s