Esperanta Civito

Kompleta la kvardeka kolekto de LF

En 2009 la Tago de la Esperanta Kulturo koincidis kun la 150a datreveno de la iniciatoro (kaj unua literatoro) de nia lingvo. Tio klarigas la specialan omaĝon al Lazaro Ludoviko Zamenhof en la numero 242, decembro 2009, de la revuo "Literatura Foiro".

La evento estas vaste komentita, poezie kaj proze: de Malto, per versoj de Carmel Mallia, ĝis Pollando, per eseo de Walter Zelazny; de Francio, per filozofia gloso de Francisko Degoul, ĝis Litovio, per elzeviro de Valdo Banaitis; kun replonĝo al 1909, per artiikolo de Hector Hodler okaze de la tiama ora jublieo.

Sed kultura revuo ne povas permesi al si personkulton. Ĝi devas efektive kontribui al la prilumado de la bildo de Zamenhof, laŭ moderna kaj sciencaj kriterioj. La samaj kriterioj estas aplikitaj en elstara eseo de Carlo Minnaja pri la fama juristo Ivo Lapenna, probable nia plej bona oratoro, kaj en krajonpinta omaĝo de Giorgio Silfer al Reto Rossetti, verkisto kaj intelektulo "sui generis": ili ambaŭ estus hodiaŭ centjaraj.

Tiu ĉi gusto por la retrospektivo karakterizas ankaŭ la paĝojn dediĉitajn al teatro, tra la historio de Studenta Esperanto-Klubo (drama sekcio, en Zagrebo), fare de Zlatko Tiŝljar kaj Vanja Radovanoviĉ, kaj per la elvoko pri la graveco de teatro en la Velura Revolucio de 1989 en Prago, fare de Juraj Ŝebesta.

La interkontinenta astronomo Hans Michael Maitzen invitas "Rigardi la ĉielon por vidi la estonton" kaj fina paĝo gratulas kaj prezentas la novan prezidanton de PEN Internacia, John Ralston Saul.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop, Ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperanta Civito. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 413 8-B, 24 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0118 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0560 s s