Esperanta Civito

Premiero de "Krio por amo", pri Patrino Tereza

La premiero de muzikalo-opero pri la vivo de Patrino Tereza el Kalkuto okazis 29 junio 2006, sed pro subita pluvego la reĝisoro haltigis la prezenton. Hodiaŭ ni denove povis iri al la placo Bakáts (IX distrikto de Budapeŝto), kie situas katolika preĝejo. Antaŭ la preĝejo granda placo, kun la podio kaj la sidlokoj al subĉielaj kulturaj programeroj.

La historio de la muzikalo-opero, kiu ekde la infanaĝo ĝis la morto de la monakino montras ŝian sorton, la homan helpemon por la mizeruloj, entreprenon de solidareco por la suferantoj pro malsato kaj malsanoj, estas la plej eminenta ekzemplo.

En la unua parto, ni ricevis tre impresan prezenton pri la periodo ekde 1922 ghis 1947, ekde la infanaĝo de Patrino Tereza ĝis la fondo de nova monakina ordeno ene de la katolika konfesio, kun la kontribuo de ŝiaj lernantinoj.

En la dua parto, ni vidis la staciojn de la senperforta batalo (en tiu ĉi fragmento estis aŭdebla la nomo de Gandhi), por akcepto de la nova ordeno, plene de konfesiaj konfliktoj kun kredaj fanatikuloj, mondaj potenculoj. Poste ni konatiĝis kun la mondkonkera vojo de la Misio por Amo; dum tiu vojo tiu fragilkorpa virino kapablis venki super ĉiu kontraustaro, pli kaj pli novajn hejmojn konstruis en Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo kaj Azio.

Patrino Tereza ricevis la plej eminentan premion: Nobel-premio por la Paco en 1970. Ŝi forpasis en 1997. La Misio por Amo daŭrigas sian servon por helpi al mizeruloj, suferantoj pro malsato kaj malsanoj.

Informis: Anna Lászay

[HeKo 305 1-A, 02 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0558 s s