Esperanta Civito

Alvoko por savi Greziljonon kaj La Kvinpetalon

La du kulturaj esperantaj centroj en Francio[, Kastelo Greziljono kaj La Kvinpetalo,] travivas grandajn malfacilaĵojn. De kelkaj jaroj, ili frontas almenaŭ similan problemon: malkresko de la partoprenantoj en la staĝoj. Konsekvence, krom ĉiama almozpetado, ili ne plu povas efike prizorgi siajn bienojn.

Venas tempo por ke ĉiu grava franca esperanto-asocio sin demandu:
- ĉu por esperanto kaj por nia asocio, pluvivo de tiuj centroj gravas?
- se jes, kiel nia asocio povos helpi la kulturajn centrojn? (partopreni en administrado, organizi staĝojn aŭ renkontojn, kunredakti projekton pri estonteco...).

Tiun alvokon ni sendos al la koncernaj asocioj, gazetoj, por ke multaj esperantistoj ĝin transdonu, ĝin debatu kaj asocioj respondu la demandojn. Ni petas de ĉiuj esperantistoj, kiuj konsentas kun nia alvoko, ĝin subskribi.

Unuaj alvokantoj: Denis Serge Clopeau, Xavier Godivier,* Jannick Huet,* Guy Martin, Bert Schumann, Claude Trésorier.*

la 5an de novembro 2009

* Komitatanoj de la kooperativo posedanta Kastelon Greziljonon, ricevintaj (kiel ĉiuj efektivaj komitatanoj) la proponon de Feminisma Esperanta Movado. Ili ankaŭ rekandidatas por la Komitato de Greziljono.

[HeKo 415 6-A, 3 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0541 s s 
  Total: 0.0698 s s