Esperanta Civito

Pli profunda la sulko inter EDE kaj UM

De kunfrotado al konfrontado inter la du esperantistaj partietoj Eŭropo-Demokratio-Esperanto kaj Unu-Mondo. La sulko estis jam videbla okaze de la renkonto en Strasburgo meze de oktobro 2009, sed ĝi profundiĝis en Sarlando dum debatoj en la Novjara Renkontiĝo.

Tie francaj EDE-anoj kontraŭis la tezon de UM-gvidanto Ulrich Matthias, laŭ kiu "pensi tutmonde" estas pli grave ol "pensi eŭrope", kaj do la frakcio skisminta el la germana filio de EDE "havas pli gravan mision ol EDE". Laŭ s-ro Matthias, en tiu germana filio "la entuziasmo tiel velkis, ke mi eĉ vidas iometan ŝancon ke UM povus 'vori' EDE, t.e. fariĝi ĝia jura posteulo".

La diverĝo inter EDE kaj UM ne fontas nur el malsamaj (trans)naciaj perspektivoj, kun "francoj" kontraŭ "germanoj". En sia kerno UM konsistas el praktikantaj katolikoj, do elreveĝintaj kristandemokratoj, dum EDE originas el antiglobalismaj medioj de la utopieca eksterparlamenta maldekstro en Francio. Tiu diferenco jam rolas negative en UM mem, ekzemple kiam Marcos Cramer defendis la rajton je abortigo, sola kontraŭ ĉiuj en la diskutlisto de UM.

[HeKo 416 7-A, 6 jan 10] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0538 s s