Esperanta Civito

Kiom longe nur laktodentoj por la Leono de Afriko?

Malgraŭ malfacilaĵo kaŭzita ĉefe de financa premo, la verda lingvo daŭre verdas en Niĝerio. Pasintjare la Komitato de Esperanto-Federacio En Niĝerio decidis en Owerri, ke la venontan komitatkunvenon gastigos la klubo en Ibadan aŭ alia en Lagos, sed tio ne realiĝis. Bonŝance EFEN povas utiligi la retan diskutliston afable donacitan de la Esperanta Civito, por dissendi informojn al individuoj kaj kluboj.

En oktobro 2009 dum preskaŭ semajno gastis ĉe la prezidanto la vickonsulo pri la tria mondo, sen. Chamberline Nguefack el Kamerunio. Ŝia restado utilis por diskuti la rolon de EFEN ene de la Pakto. Ŝi vizitis kun la kasisto, c-ano Israelo Uhuegbu, la lernejon en Orodo, kie esperanto estas lernobjekto, kiel pilota projekto de EFEN. Sen. Nguefack, profesia instruistino, havis lecionojn ankaŭ kun la lernejanoj. Poste ŝi kunsidis kun la estraro kaj interalie pritraktis la eblecon financi, pere de sponsoro trovota kadre de la Esperanta Civito, unumonatan restadon de instruisto kiu trejnos almenaŭ unu kolegon surloke, ĝis tiu kapablos mem instrui esperanton en la lernejo.

Alia demando estas la malfermo de EFEN-oficejo, kiu funkciu ankaŭ kiel "biznes-centro", por enspezi favore al la federacio.

Komence de decembro inĝ. Mrakpor, viprezidanto de EFEN, dum kvin tagoj gastis en Owerri, por diskuti la suprajn kaj aliajn projektojn, kiel trejnkurson aŭ seminarion por trejni la progresintojn, por ke ili daŭrigu la instruadon de esperanto. Tian trejnkurson en Togolando niĝerianoj ne povis partopreni, pro la kostoj kaj la ne oportunaj datoj.

EFEN funebris pro la morto de la patrino de la esperanto-movado en Niĝerio, s-ino Helga Farukuoye. La ŝokon ĝis nun oni sentas. La prezidanto sendis kondolencojn nome de EFEN al la filinoj kaj dissendis informon pri tio al diversaj gazetoj kaj diskutlistoj.

Ankaŭ estis surpriza vizito de Charles Eebingaya al la prezidanto, post dek jaroj. Li loĝas en Usono. Estis rendevuoj dufoje kun li kaj kelkaj anoj en Imo State University. Interalie ĉeestis pastoro Chekwube Umealor de ZEGO-klubo, Uche Njoku de Zego, Israelo Uhegbu, la kasisto kaj la prezidanto. Ankaŭ kelkaj ne esperantistoj ĉeestis.

La jaro finiĝas bedaŭrinde malbone kun informo ke NIPOST plialtigis koston de luo de poŝtkesto kaj preskaŭ ĉiu klubo kiu posedas poŝkeston petas helpon. Ni esperas ke la kluboj helpos pagi jarkotizojn por ebligi la federacion funkcii bone. Preskaŭ ĉiu klubo dependas de la financa subteno de unu persono por vivi kaj tio estas malbona. Ni tamen esperas ke la 2010a estos pli fruktdona ol la 2009a.

Ni dankas pro la subteno de la Afrika Centro Esperantista, de Hans Bakker, de Saliko kaj de la Esperanta Civito.

(Prince Henry Oguinye, EFEN-prezidanto)

[HeKo 417 8-B, 11 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0919 s s 
  Total: 0.1082 s s